EUROCLIO aŭ la European Association of History Educators (Eŭropa Asocio de Edukistoj de Historio) estas internacia ne-registara organizo kun sidejo en Den Haag (Hago) kies celo estas akceli la instruadon de historio per novigaj metodikoj por firmigi demokration.

Euroclio
organizaĵo
Komenco 1993 vd
Agareo

historioscienco

Retejo Oficiala retejo
vdr

Euroclio fokusas sur kritika pensado, reciproka respekto kaj la inkludo de polemikaj temoj en la edukprogramoj. De centra graveco estas la registrado kaj flegado de internaciaj kontaktoj, la dialogo inter malsamaj religioj. Euroclio celas per ĝia reta edukejo Historiana oferti instrumaterialojn el multperspektiva, transnacia vidpunkto. Esploreblaj temoj interalie pritraktas jenon: diversaj perspektivoj pri Josif Stalin, la gulago kaj trudlaboro, ideoj ankoraŭ danĝeraj en demokratio, la senantaŭjuĝa pripensado pri la atombombo de Hiroŝimo,

Historio kaj celoj redakti

Euroclio ekestis en 1992 kun la subteno de la Konsilio de Eŭropo.

La organizaĵo ne nur kontribuas al la disvolviĝo, sed ankaŭ al la reala efektivigo de regionaj, naciaj kaj eŭropaj longdaŭraj projektoj, kiuj fokusas sur la akirado de scioj, spertoj kaj kompetentoj pere de trejnado kaj konsultado de instruistoj, mesaĝoj de monumentoj, danĝera arto en la Jugoslavio de Tito, migrado en perspektivo,, la hispana enlanda milito, edukaj praktikoj en totalismaj societoj, ktp

Kune kun Europeana, Euroclio disvolvis gvidilon por instruista trejnado pri "Kiel uzi interretajn ilojn por promocii historian pensadon?"

Euroclio ankaŭ evoluigas helpe de profesiaj volontuloj edukajn materialojn, konstruas kaj subtenas profesiajn retojn kaj agas kiel konsilanto por registaroj, internaciaj organizoj, neregistaraj organizoj, asocioj de instruistoj de historio kaj aliaj asocioj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti