Eŭropaj balotoj

(Alidirektita el Eŭropa baloto)

En la eŭropaj balotoj la civitanoj de Eŭropa Unio elektas la Membrojn de la Eŭropa Parlamento. La balotoj okazas ĉiun 5-an jaron ekde 1979.

La Eŭropa sidejo en Strasburgo

La lastaj, 9-aj eŭropaj balotoj okazis inter la 23-a kaj la 26-a de majo 2019 kaj la venontaj okazos en 2024. En la lastaj balotoj pli ol 400 milionoj da homoj rajtis voĉdoni.