Eŭska naciismo estas unu el la gravaj temoj de eŭska kaj hispana politiko.

Manifestacio de eŭskaj naciistoj en Montevideo, Urugvajo.

Antaŭaĵoj redakti

Romianoj trovis ambaŭflanke de Pireneoj popolon, registrite de Strabono kiel ouaskones, kiujn oni konsideras prauloj de modernaj eŭskoj. La romianoj ne multe atentis la eŭskiajn montojn. Tial eŭska lingvo daŭris malgraŭ romiigo. Kontinentaj eŭskoj iĝis politike aŭtonomaj en duklando Vasconia kadre de Karolida Imperio, en la 7-a jarcento. Ankaŭ la invado de maŭroj en 711 ne multe efikis trans la valoj de Ebro. Du jarcentojn poste la reĝlando de Pamplono (poste Reĝlando de Navaro) estis ilia unua sendependa ŝtato. En la 11-a jarcento oni kreis limojn inter Navaro kaj Kastilio, sed ĉirkaŭ 1200 Alavo, Gipusko kaj Biskajo eliris Navaron kaj aliĝis al la kastilia monarĥio.

En komenco de la 16-a jarcento, la titolo de reĝo de Navaro pasis al gereĝoj de Kastilio. La diversaj landoj de la hispanaj reĝoj havis proprajn regmanierojn kaj foruojn, Eŭskoj akiris ilin per la "Specialaj Statutoj de Eŭskaj Regionoj". Tiujn statutojn ĝis hodiaŭ invokas la Eŭskaj naciistoj. Tamen, la reĝoj emis centrismon kaj dum jarcentoj klopodis unuigi la landaron laŭ la modelo de Kastilio.

La eŭskaj landoj restis ekster la komuna administracion ĝis la tria karlisma milito, dum kiu la euŝka kamparanoj favoris la malvenkantan kronkandidaton. Tial, en 1876 leĝo abolis la foruojn (hispane "fueros"), tradiciajn leĝojn kaj rajtojn, metante la eŭskajn landojn en la hispanan doganteritorion, devigante pagon de impostoj al la hispana registaro kaj militservon.

Apero de naciismo redakti

La nova liberalisma ekonomio aperigis firmaojn pri minejoj, fero kaj ŝtalo. La industriigo bezonis multajn laboristojn, logante ilin el aliaj partoj de Hispanio. Tiuj enmigrintoj ne parolis la eŭskan.

Tiam naskiĝis la moderna eŭska naciismo, ĉefe kun Sabino Arana, fondinto de Eŭska Naciisma Partio. Laŭ lia opinio, la eŭskoj estas supera kaj aparta raso, subpremata de la hispanoj kaj li kritikis la intermikson de tiu raso kun la eksteruloj. Arana kreis la neologismojn "Euskadi" por nomi la aron de eŭskoj kaj "Euskeria", kunfederacio de eŭskoj de Iberio kaj Francio.

Dum la Dua Hispana Respubliko, ekde 1931, eŭska naciismo reaktiviĝis kaj sukcesis logi ne nur urbajn burĝojn sed ankaŭ terkulturistojn.

Dum la Hispana Enlanda Milito (1936-39) eŭska naciismo, malgraŭ la kontraŭkatolikismo de la respublika registaro, preferis la promeson de aŭtonomeco kaj batalis la flankon de Francisco Franco. (Gernika/Guernica estas eŭska urbo). Tamen, la venko de Franco rezultigis la finon de la eŭska autonomio. La premo ekis rapide, ne nur la milita kaj polica premoj sur la politikaj organoj, sed ankaŭ kulture per malpermeso de instruado en la eŭska lingvo.

ETA aperis nur en 1959 kaj vigle batalis por eŭska socialisma sendependa regno kontraŭ Franco, ĝis lia morto en 1975. Tamen, dum la demokratia reĝimo ĝi daŭrigis kaj intensigis sian agadon, kun ĉ. 900 murdoj aŭ viktimoj.

Post la fino de la reĝimo de Franco, en 1979, esploro indikis ke 38% de loĝantoj en la eŭska regiono pensis sin nur eŭskoj, 14% nur hispanoj, 26% eŭskaj hispanoj kaj 12% ĉefe eŭskoj sed ankaŭ hispanoj, 6% ĉefe hispanoj sed ankaŭ eŭskoj, 4% ne sciis.

Vidu ankaŭ redakti