Gerniko

(Alidirektita el Gernika)
Disambig.svg Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Gerniko (pentraĵo) kaj Gerniko-arbo.

Gernika (eŭske) aŭ Guernica (hispane, en ambaŭ kazoj elp. [Gernika]) estas eŭska urbo, en la historia teritorio de Biskajo. La hispanlingva versio de la nomo estas fama pentraĵo de Pablo Picasso.

Gerniko
Arbol de Gernika día.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 48300 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 16 855  (2022) [+]
Loĝdenso 1 960 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 19′ N, 2° 41′ U (mapo)43.316944444444-2.6766666666667Koordinatoj: 43° 19′ N, 2° 41′ U (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Areo 8,6 km² ( 860 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Gerniko
Situo de Gerniko

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Gernika-Lumo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ĝi havas ĉ. 15.000 loĝantojn, kaj troviĝas proksime al la Kantabra Maro.

La Gerniko-arbo, historia kverko de Gerniko

HistorioRedakti

La graveco de Gerniko estas ĉefe historia: en salono tiea kunvenis la aŭtoritatoj de la malnova Biskajo, kaj ĉe kverko tie situanta (la Gerniko-arbo) la hispanaj reĝoj simbole ĵuris la specialajn leĝojn de la eŭskaj provincoj. Tiu tradicio fariĝis poste simbola por la defendantoj de la eŭska aŭtonomeco.

La urbo fariĝis bedaŭrinde ankaŭ fama pro alia historia pli posta kaŭzo: la 26-an de aprilo de 1937, dum la Hispana Enlanda Milito, trupo de aviadiloj de la Legio Condor, senditaj de la registaro de la faŝisma Germana Regno apoge al la trupoj de Francisco Franco, bombardis la urbon, okupatan nur aŭ ĉefe de civila loĝantaro, por terorizi la partianojn de la respublikana registaro.

La novaĵoj baldaŭ diskoniĝis, kaj vekis la indignon de la tutmonda publika opinio. Ĝi estos poste konsiderata kiel la unua provo de la bombardo de civilaj urboj, kiaj fariĝos kutimaj dum la Dua mondmilito. Konata rezulto de la indigno estis la konata pentraĵo de Picasso, kiu fariĝis simbolo de la hororoj de la militoj.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti