Elba Grejsmontaro > urboj kaj vilaĝoj > Ebenheit < Saksio < Germanio


Ebenheit estas la nomo de altebenaĵo apud la tablomonto Lilienstein kaj ankaŭ de malgranda vilaĝo, kiu tie situas. Ĝi estas parto de la komunumo Struppen.

En ties frua historio la vilaĝanoj verŝajne estis subuloj de la sinjoroj de burgo, kiu tiam ekzistis sur tiu ĉi monto.

Rimarkindaj estas la konstruaĵoj n-ro 3 kaj 9. Temas pri tiel nomataj loĝejo-stalo-domoj. Iliaj supraj etaĝoj estas konstruitaj en trabfaka maniero. La jarnombroj 1747 respektive 1824, legeblaj super la pordoj, informas pri la konstrutempo.

Turismo redakti

El turisma vidpunkto la vilaĝo Ebenheit havas tre favoran situon. En la proksima ĉirkaŭaĵo ofertas sin multaj ekskursoceloj: