Échirolles

komunumo en la departemento Isère de Francio
(Alidirektita el Echirolles)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Échirolles (stacidomo).

Échirolles [eŝiROL] estas franca komunumo kaj ĉirkaŭurbo de Grenoblo, lokita en la departemento Isère kaj en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj. Ĝi havas proksimume 35 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Échirollois en la franca. Kune kun Saint-Martin-d'Hères, Échirolles estas do unu el la ĉefaj ĉirkaŭurboj de Grenoblo.

Échirolles
Urbodomo de Échirolles.
Urbodomo de Échirolles.
Urbodomo de Échirolles.
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio
Regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj
Departemento Isère
Arondismento Grenoblo
Kantono Ĉefurbo de 2 kantonoj
INSEE kodo 38151 [+]
Poŝtkodo 38130
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Renzo Sulli
2001-2008
Demografio
Loĝantaro 36 849  (2021) [+]
Loĝdenso 4 688 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 9′ N, 5° 43′ O (mapo)45.1427777777785.7177777777778Koordinatoj: 45° 9′ N, 5° 43′ O (mapo) [+]
Alto 237 m [+]
Areo 7,86 km² ( 786 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Échirolles (Isère)
Échirolles (Isère)
DEC
Échirolles
Échirolles
Situo de Échirolles
Échirolles (Francio)
Échirolles (Francio)
DEC
Échirolles
Échirolles
Situo de Échirolles

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Échirolles [+]
vdr

La urbo estis malnovtempe laborista vilaĝo, kie plimulto el la loĝantoj laboris en la fabrikoj de viskozo, mondfama vegetaĵa materialo inventita en Échirolles en 1884.

Geografio redakti

Échirolles havas tre urban pejzaĝon. Ĝi viciĝas inter la sudaj ĉirkaŭurboj de Grenoblo, kaj estas alirebla per tri elirejoj de apuda aŭtovojo. Aliaj transportaĵoj inkludas aŭtobusojn kaj la grenoblan tramvojon A. Échirolles havas landlimojn kun la komunumoj Brié-et-Angonnes, Champagnier, Claix, Eybens, Grenoblo, Jarrie, Pont-de-Claix, Seyssins, Bresson kaj Livet-et-Gavet.

Historio redakti

La deveno de la nomo Échirolles ŝajnas kontestebla. La plej akceptata hipotezo asocias ĝin kun la latina vorto por "sciuro", tiel klarigante la ĉeeston de sciuro sur la blazono de la urbo. Dua hipotezo ligas la nomon al la vorto laîche, tio estas planto tipa de malsekaj medioj.

Vidindaĵoj redakti

La preĝejo Saint-Jacques, kore de la malnova vilaĝo, apartenas al la paroko Charles de Foucauld. Ekzistas cetere muzeo de la viskozo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti