Ede Szabados
SZABADOS Ede [sabadoŝ] estis hungara, rumania hungara poeto, tradukisto. Li naskiĝis en Arado en 1867 kaj mortis en Satmaro la 15-an de februaro 1930.
Ede Szabados | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1866 en Arad | |
Morto | 15-an de februaro 1930 (63-jaraĝa) en Satu Mare | |
Profesio | ||
Okupo | tradukisto • verkisto vd | |
Kariero redakti
Ede Szabados akiris diplomon de instruisto pri hungara kaj germana lingvoj en Universitato de Koloĵvaro (1891), poste li instruis en la Reformita Ĉefgimnazio de Satmaro. Li publikis poemojn en gazetoj Arad és Vidéke, Szatmári Hírlap, Új Szatmár kaj en aliaj. Li tradukis ĉefe el franca, germana, angla, sed ankaŭ el rumana kaj rusa lingvoj.
Verkoj redakti
- Versek (Szatmárnémeti 1903);
- Szoknyás hősök (opereto, kun komponisto Samu Borsay, prezentita en Koloĵvaro);
- Virradó (popolteatraĵo, samloke, 1895; prez. Szatmárnémeti).
Fonto redakti
- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine