Edinburgo de la Sep Maroj

Edinburgo de la Sep Maroj

Urbo
La oficiala nomo Edinburgo de la Sep Maroj
Stato

Teritorio
Unuiĝinta Reĝlando

Sankta Heleno, Ascension kaj Tristan da Cunha

Koordinatoj

37° 4' 2.2" N, 12° 18' 36" W / 37.067278°N,12.31000°W / 37.067278; -12.31000Koordinatoj: 37° 4' 2.2" N, 12° 18' 36" W / 37.067278°N,12.31000°W / 37.067278; -12.31000

Poŝtkodo +290 8xxx
Loĝantaro 264 loĝantoj. (2009)
Kreado 1816
http://www.tristandc.com/settlement.php

Edinburgo de la Sep Maroj (angle Edinburgh of the Seven Seas) estas la ĉefurbo de la insulo Tristan da Cunha, en la teritorio de Sankta Heleno, kiu apartenas al la Unuiĝinta Reĝlando. La urbo estis nomita honore de la duko de Edinburgo, Alfred, kiu vizitis la insulon en la jaro 1867. Ĉiuj 264 loĝantoj devenas el kelkaj familioj loĝantaj en la insulo ekde la 19a jarcento. La vilaĝo estas la plej aparta kaj fora en la mondo, ĉar troviĝas neniu alia loko loĝita de homoj en radiuso 2400 kilometrojn longa. En tiu ĉi urbo loĝas la urbestro kaj la guberniestro de la insuloj. Krome, ĉiuj insulaj servoj (lernejo, poŝtoficejo, urbodomo, haveno ktp.) estas tie.