Edo (kastelo)
La kastelo de Edo (Ŝablono:Lang= -jō) estis konstruita en 1457 de Ota Dokan en la nuntempa Chiyoda-kvartalo de Tokio, kiu tiam portis la nomon Edo, kaj situis en la provinco Musashi.
Edo | ||
---|---|---|
Kastelo | ||
![]() | ||
Koordinatoj | 35° 41′ 18″ N, 139° 45′ 16″ O (mapo)35.688322222222139.75438888889Koordinatoj: 35° 41′ 18″ N, 139° 45′ 16″ O (mapo) | |
Estiĝo | 1457 | |
![]() |
||
Edo | ||
![]() |
||

Tokugawa Ieyasu starigis ĉi tie sian ŝogunaran reĝimon kaj la kastelo funkciis kiel loĝejo de la ŝoguno kaj registarejo de la bakufu. Dum la Meiji-restarigado ĝi iĝis la loĝejo de la imperiestro de Japanio, japane kokyo.
Kelkaj fosegoj, muregoj kaj remparoj daŭre ekzistas, kvankam dum la Edo-epoko la areo de la kastelo estis multe pli granda. Tiel la stacidomo de Tokio kaj Marunouchi troviĝis ene de la kastela murego. Ĝi enhavis ankaŭ la Kita-no-maru-parkon.
Frua historio redakti
Ĉirkaŭ la fino de la Heian-epoko kaj la komenco de la Kamakura-epoko, Edo Shigetsugu estis la unua batalanto kiu ekloĝis en la regiono. Li instaliĝis en la nuna Honmaru- kaj Ninomaru-partoj de la kastelo. La Edo-klano neniiĝis dum la 15-a jarcento pro ribelo en la Kanto-regiono kaj Ota Dokan, vasalo de la Uesugi-klano, konstruis la kastelon en 1457.
Fotogalerio redakti
-
Fosego, murego kaj konstruaĵo de la Edo-kastelo Castle
-
Ŝtonfundamento de la ĉefa turego de la kastelo de Edo
-
Steleo ĉe la loko de Matsu no Oroka, la pinikoridoro, kie ekis la eventoj de la legendo de la 47 samurajoj
-
Sakurada-pordego, ekster kiu Ii Naosuke estis murdita en 1860