Edvin Laine (13-a de julio 1905 en Iisalmi18-a de novembro 1989 en Helsinko) estis finna reĝisoro kaj aktoro. Li estas nomita nacia reĝisoro de sia lando. Lia filmoversio de Nekonata soldato estas la plej vidita filmo en Finnlando. Li faris ankaŭ aliajn filmoversiojn el finnaj klasikaj libraj verkoj kiel filmoversiojn el Täällä Pohjantähden alla kaj trilogion Niskavuori. Unua filmo, kie li aktoris, estis Sano se suomeksi (1930). En filmoversio de Sep fratoj li ludis la rolon de Johano.

Edvin Laine
Persona informo
Naskonomo Edvin Armas Bovellán
Naskiĝo 13-an de julio 1905 (1905-07-13)
en Iisalmi
Morto 18-an de novembro 1989 (1989-11-18) (84-jaraĝa)
en Helsinko
Tombo Tombejo Hietaniemi
Lingvoj finna
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo filmreĝisoroaktoroteatra reĝisoroverkisto
vdr