La Eemshaven (Emshaveno) estas transŝarĝa haveno, situante en la municipo Het Hogeland en la provinco Groningen kaj estas la plej granda marhaveno de Nord-Nederlando. Ĝi situas je la okcidenta marbordo de la Emsbuŝo, marbranĉo en kio la rivero Emso elfluas en la Nordmaron.

Situo (plej maldekstra haveno Ee)
Fervoja finstacio Eemshaven
La pramo 'Münsterland' de Borkum

Havenoj redakti

La haveno estas CEMT-klaso Va kaj konsistas el 4 basenoj. Samkiel la haveno de Delfzijl la Emshaveno estas administrata de Groningen Seaports. La akvonivelo varias kutime de NAP −12,80 m ĝis NAP −10,80 m. La haveno havas trafikgvidan sistemon. La blokokanalo de la Trafikservo Emshaveno estas marifono VHF-kanalo 1. Ĉiuj ŝipoj devas dum alveno kaj foriro sinanonci tie.[1][2][3]

Fervoja stacio redakti

Ekde la 28-a de marto 2018 funkcias fervoja stacio Eemshaven, la plej norda stacio de Nederlando. Per tio la haveno havas interligon kun la fervoja reto de la lando kaj eksterlando.

Referencoj redakti

  1. Database ‘Vaarwegen in Nederland’ (ViN) van Rijkswaterstaat Adviesdienst Verkeer en Vervoer (AVV)
  2. Wegwijzer voor de binnenscheepvaart (2)
  3. Nederlandse Schippersalmanak 2016, blz. 100