Effroyables Jardins (filmo)

Effroyables Jardins (Teruraj Ĝardenoj) estas franca filmo de Jean Becker adaptita de samtitola romano de Michel Quint kaj aperinta en 2003.

Effroyables Jardins
filmo
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 2003
Ĝenro filma dramo
Kameraado Jean-Marie Dreujou
Reĝisoro(j) Jean Becker
Scenaro Michel Quint
Filmita en Liono • Pélussin • Saint-Denis-près-Martel • Q105563286
Muziko de Zbigniew Preisner
Rolantoj André Dussollier • Thierry Lhermitte • Jacques Villeret • Alexander Held • Benoît Magimel • Damien Jouillerot • Isabelle Candelier • Jacques Giraud • Michel Cordes • Solène Chavanne • Suzanne Flon • Victor Garrivier
IMDb
vdr

Rakonto redakti

En la 1950-aj jaroj, Jacques, instruisto en provinco, kiel ĉiujare iras kun sia familio en la urbeton kie li vivis dum la germana okupacio, por aktori kiel klaŭno. Kiam André, la amiko de Jacques, ekvidas ke la filo de Jacques ne multe amuziĝas dum la spektaklo, li rakontas al li la okazaĵon, kiu estis la startpunkto de tiu hobio de klaŭno.

Oni tiam revenas al la fino de germana okupacio en Francio. Jacques kaj André estas grandaj amikoj, kun la bela Louise, kiu mastrumas la malgrandan kafejon, kiun ambaŭ viroj vizitadas. Pro subita impulso, ili ekfaros malgrandan rezistan agon. Sed tiu ago kondukos ilin al io pli ambicia, des pli ke temas por ambaŭ "rivaloj" enamiĝi al la bela Louise, ili do decidas eksplodigi fervojan trakforkan postenejon. Tiucele, André lokigos eksplodigilon dum Jacques altiros la atenton de gardisto, kion li faros dank'al svingoĵetilo kaj grimacoj. Bedaŭrinde, la postenejo ne estis malplena, kaj tiea maljuna fervojisto estas vundita. Sed ambaŭ viroj tion ekscios nur poste.

Dum la vespero, la triopo festas tiun "venkon" manĝante maloftan "kasuleton" (france: "cassoulet"). Germanoj tiam impetas kaj kaptas ambaŭ virojn kaj plurajn aliajn homojn de la vilaĝo por konsistigi grupon de 4 ostaĝoj kiuj estos mortpafitaj se neniu denuncos sin. Ili estas ĵetataj en kotoplenan truon en ŝtonminejo. Iliaj mizeraj kunuloj eĉ ne fidos ilin kiam ili diros ke ili estas kulpaj. Por savi ilin, nur restas kompatema fervojisto kiu estas mortanta sur hospitala lito kaj denuncas sin, kaj ankaŭ germana soldato kiu, plena de humaneco kaj humuro, helpos ilin trapasi tiun momenton dank'al siaj klaŭnaĵoj, pro kio li estos mortigita...

Revenante al la spektaklejo, la knabo rigardas per nova okulo sian patron refari la klaŭnaĵojn de tiu germana soldato kaj ekkomprenas la sencon de tiu hobio, kiu ne plu aspektas tiel ridinda kiel li antaŭe pensis.

Teĥnikaĵoj redakti

Rolularo redakti

Jacques Villeret Jacques Pouzay
André Dussollier André Designy
Thierry Lhermitte Thierry Plaisance
Benoît Magimel Emile Bailleul
Suzanne Flon Marie Gerbier
Isabelle Candelier Louise
Damien Jouillerot Filo
Bernie Collins Bernt

Pri la filmo redakti

  • Kelkaj scenoj estis filmitaj en la komunumo de Pélussin
  • La originala filmmuziko estis komponita de Zbigniew Preisner
  • En la filmo, aktoroj André Dussolier, Thierry Lhermitte kaj Jacques Villeret konservas proprajn antaŭnomojn.

Videoteko redakti

  • Aperis DVD de la filmo.

Eksteraj ligiloj redakti