Efiko Tyndall

optika fenomeno

La efiko Tyndall estas fenomeno de difuzo de la lumo far de materiaj partikloj, kies dimensioj estas kompareblaj al tiuj de la lumaj ondolongoj. La intenseco de la disigita lumo estas inverse proporcia al la kvara potenco de la ondolongo; do blua lumo estas disigita multe pli forte ol ruĝa lumo.Tiu efiko estas videbla en la koloidaj miksaĵoj, emulsiojsuspensioj, aŭ en aero ŝarĝata de nebulo, pulvofumo.

Suspensio de faruno en akvo aspektas blua, ĉar la blua lumo estas pli forte difuzata de la farunaj partikloj ol la ruĝa.

Ĝi ricevas sian nomon de la irlanda fizikisto John Tyndall kiu, en la 1860-aj jaroj, studis la fenomenon sen sukcesi trovi ĝian kompletan priskribon. La germana fizikisto Gustav Mie klarigos ĝin en 1908. Tiu fenomeno estas hodiaŭ klarigata en la kadro de la difuzo de Rayleigh.

Difuzo de la sunaj radioj tra nebulo

Vidu ankaŭ redakti