Eisbach (Queich)
La rojo Eisbach estas ĉirkaŭ 1,5 km longa, maldekstra alfluanto de la rivero Queich en la distrikto Südliche Weinstraße, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
Eisbach | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Rejnlando-Palatinato, Germanio |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 1,5 km |
Fluo | |
Fonto | kunfluo de Eußerbach kaj Dernbach |
- Alteco super marnivelo | 174 m |
Enfluejo | apud Albersweiler en la riveron Queich |
- Alteco | 169 m |
Geografio | |
Trairataj urbetoj | Annweiler am Trifels |
Rivervojo
redaktiLa rivereto Eisbach fluas en la mezmontaro Palatinata Arbaro. Ĝi ekestas ĉirkaŭ 1,5 km antaŭ sia enfluo en la riveron Queich kiam la riveretoj Eußerbach de dekstre kaj Dernbach de maldekstre kunfluas. Ĝi fluas sudorienten tra la urba teritorio de Annweiler am Trifels. Post kelkaj metroj la rivereto enfluas la Rejnan flankriveron Queich.