Eisenstein (filmo)
Eisenstein estas kanada filmo de 2000 pri Sergej Eisenstein, reĝisorita de Renny Bartlett kun ĉefaktoroj Simon McBurney, Raymond Coulthard kaj Jacqueline McKenzie. Ĝi estis nomumita por kvin premioj Genie Awards inter kiuj por plej bonkvalita filmo, por plej bonkvalita reĝisoro, kaj por plej bonkvalita scenaro.[1]
Eisenstein | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Eisenstein |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 2000 |
Ĝenro | filma dramo |
Kameraado | Alexei Rodionov |
Reĝisoro(j) | Renny Bartlett |
Scenaro | Renny Bartlett |
Muziko de | Alexander Bălănescu |
Rolantoj | Simon McBurney |
IMDb | |
La filmo temas pri serio de izolaj konektitaj teatraj sketĉoj kies centra temo estas la ŝanĝantaj rilatoj de la fama reĝisoro Eisenstein kun la soveta registaro. Eisenstein estas rigardita kiel politika interesa figuro, samseksemulo, juddevena kaj arta ribelulo.
Notoj
redakti- ↑ "Atanarjuat and War Bride lead Genie race", Screen Daily, 13a de Decembro, 2001.
Eksteraj ligiloj
redakti- Eisenstein en Interreta filma datumbazo (angle)
- Simon McBurney, "An act of insanity", The Guardian, 13a de Majo, 2002