Ejegayehu Dibaba Keneni (en amhara lingvo: እጅጋዬሁ ዲባባ; en afaana oroma: Ijigaayahuu Dibaabaa; 21a de marto 1982) estas etiopia longdistanca kuristo.

Ejegayehu Dibaba
Persona informo
Naskiĝo 21-an de marto 1982 (1982-03-21) (42-jaraĝa)
en Oromio
Ŝtataneco Etiopio
Familio
Frat(in)oj Tirunesh Dibaba • Genzebe Dibaba
Parencoj Derartu Tulu
Okupo
Okupo longdistanca kuristo • atleto
vdr

Ŝi estas membro de la etna grupo de la Oromoj de la alt-altituda Arsi Zono de Oromio. Ŝi estas la tria filo de ses, kaj ŝiaj pli junaj fratinoj Tirunesh kaj Genzebe estas ankaŭ internaciaj longdistancaj atletoj, kaj ŝia frato Dejene estas markita kiel estonta stelulo. Kiel ŝia fratino Tirunesh, ŝia kuzino Derartu Tulu estas duobla olimpia ormedalisto (1992 kaj 2000).

Ejegayehu venkis super sia kuzino kaj atingis la arĝentan medalon en la 10,000 metroj de la Somera Olimpiko 2004, dum ŝiaj du bronzaj medaloj en la Atletika Monda Ĉampioneco venis post ŝia fratino atingis la ormedalon en la fina kurfino.