Derartu Tulu (en amhara lingvo: ደራርቱ ቱሉ; en afaana oroma: Daraartuu Tulluu; 21a de marto 1972) estas etiopia longdistanca kuristo kiu konkurencis en vojkampa atletiko, transterena kuro kaj ŝosekurado ĝis la distanco de maratono.

Derartu Tulu
Persona informo
Naskiĝo 21-an de marto 1972 (1972-03-21) (52-jaraĝa)
en Bekoji
Ŝtataneco Etiopio
Parencoj Ejegayehu Dibaba
Tirunesh Dibaba
Genzebe Dibaba
Okupo
Okupo maratonisto • longdistanca kuristo • atleto
vdr

Derartu estis la unua virino el Etiopio kaj la unua afrikanino kiu atingis Olimpikan ormedalon, kiun ŝi ricevis en 10,000 m en la Somera Olimpiko 1992 de Barcelono.[1][2] Tiu kuranta konkurso, en kiu ŝi kaj Elana Meyer (Sudafriko) kunkuris for el la cetero de la kuristoj, lanĉis ŝian karieron. En 1995 en la Monda Transterena Ĉampioneco ŝi atingis la ormedalon, alveninte al la konkurenco nur unu horon antaŭ la komenco. Ŝi restis fuŝkaptita en la flughaveno de Ateno sendorma dum 24 horoj.[3] Samjare ŝi venis la dua post Fernanda Ribeiro kaj atingis la arĝentan medalon en 10,000 m de la Atletika Monda Ĉampioneco.

Ŝi atingis la ormedalon de 10,000 m en la Olimpiaj ludoj por la dua fojo (estante la nura virino kiu faris tion en la mallonga historio de la evento). Ŝi atingis la titolon en la Monda Transterena Ĉampioneco por la tria fojo. En 2001, ŝi finfine atingis tutmondan titolon en 10,000 m en Edmonton. Tiu estis ŝia tria monda aŭ Olimpia ormedalo. Ŝi havas totalon de 6 mondaj kaj Olimpiaj ormedaloj.

Notoj redakti

  1. Robbins, Liz (2009-11-01). Tulu Wins as Radcliffe Struggles to Fourth. New York Times. Alirita en 24a de aŭgusto 2019.
  2. "Meet the Dibabas: The Fastest Family on the Planet". Vogue. 31a de marto, 2016.
  3. MacKay, Duncan (2000-12-30). Cold of Consett holds no fears for Ethiopia's world-beating waif. The Guardian. Alirita la 25an de aŭgusto 2019.