Ekokatastrofo en la Meksika Golfo (2010)

naftoverŝo en Meksika Golfo en Aprilo de 2010 far BP

La ekokatastrofo en la Meksika Golfo en 2010 estas la plej granda ekologia katastrofo en Usono, post la akcidento de Exxon Waldez en 1989.

Naftotavolo en la Meksika Golfo, la 25-an de aprilo

Tiu ĉi katastrofo komenciĝis, post kiam eksplodis profundmara naftobora turo Deepwater Horizon la 20-an de aprilo de 2010, malaperis 11 laboristoj. La platformo sinkis du tagojn poste (la 22-an de aprilo), la suba grandega sekureca ventilo difektiĝis kaj la nafto ekfluis tra truoj. Oni komence konstatis ekziston de unu truo, post unu semajno rimarkis du pluajn truojn, difektojn, tra kiuj elfluis entute 5-oble pli da nafto ol oni opiniis pli frue (po 5 mil bareloj [800 mil litroj] anstataŭ 1 mil bareloj en tago).

La naftotavolo sur la oceano estas tre maldika, sed tre larĝe disetendiĝis. Oni provis fermi la sekurecan ventilon, sed sensukcese. Aliaj provoj - kiel kolekto, forbruligo de la nafto, uzo de metala sonorilega kolektujo, ŝtopigo de la truo per ŝlimo - same ne sukcesis haltigi la naftotavolon dum ties floso al la usonaj marbordoj. La nafto atingis la Misisipan delton vespere de ĵaŭdo (la 29-an de aprilo).

Oni deklaris esceptan staton en la federacia ŝtato Luiziano. La sinkinta naftobora platformo estis lizingita de British Petroleum, tiel tiu firmao devas pagi ĉiujn kostojn de la maldamaĝigo.

Dum majo, la nafto atingis la usonan bordon kaj komencis detrui la vivejon de bestoj, penetrante en la marĉajn zonojn. BP anoncis la 15-an de julio la sukcesan fermon de la nafto-elfiltradon.