Ekta Parishad
(Alidirektita el Ekta parishad)
Ekta Parishad signifas « forumo de la unueco » en la hinda. En 1991, Rajagopal kreis Ekta Parishad[1], neperforta popola movado kunliganta 380 lokajn organizaĵojn, kiuj reprezentas la senvoĉulojn, la dalitojn kaj la senterulojn en Hindio (Barato). Ĝi celas premi la registarojn por modifi la leĝojn kaj la sistemon pri la tera kaj arbara aliro en Barato. Tiaj reformoj ebligus al la plej malriĉaj uloj eliri el la malriĉeco kaj malpliigus la kreskantan perforton, kiu minacas la baratan socion. En 2015, Ekta Parishad enhavis pli ol 1 miliono da apogantoj. Rajagopal plu prezidas la movadon.
Ekta Parishad | ||
---|---|---|
![]() | ||
neprofitcela organizaĵo ![]() | ||
Komenco | decembro 1991 vd | |
Lando(j) | Barato vd | |
Fondinto(j) | Rajagopal P. V. vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ (angle aŭ hinde) http://www.ektaparishad.com/ Arkivigite je 2016-03-18 per la retarkivo Wayback Machine