Ekumena Kapelo Renaskiĝo (Devecser)

La kapelo Renaskiĝo estas ekumena konstruaĵo en urbo Devecser (Hungario).

Ekumena Kapelo Renaskiĝo
Ekumena Kapelo Renaskiĝo en Devecser
Ekumena Kapelo Renaskiĝo en Devecser
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Devecser
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito ekumena
provinco Veszprém
Konsekrinto Gyula Márfi
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Imre Makovecz
Konstruado 20122013
Specifo
Alto 13 m (turo)
Konstrumaterialo ofte ligno
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La ekumena kapelo estis konstruita memore al la Ruĝ-ŝlima katastrofo en Hungario kun helpo de profanaj instancoj (ekzemple la arbarkultura firmao). Dum la konsekro partoprenis ĉiuj signifaj estroj de la plej grandaj hungaraj eklezioj.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola kaj konsistas el du partoj. La navo estas duonglobo, en ties supro estas malgranda konstruaĵo kun fenestroj, kiuj donas la lumon, ĉar la duonglobo ne havas fenestrojn. Ties vitralojn kreis Lajos Csertő. Ĉirkaŭ la duonglobon oni portis grundon, tiel kvazaŭ la duonglobo kreskiĝas el la tero. La turo estas piramida kun 3 lateroj, ĉirkaŭ meze 2 lignaj anĝelflugiloj kreskiĝis. Malsupre estas la enirejo. Interno de la pordo havas pentraĵon fare de Anna Makovecz. La altara bildo estas pentraĵo de Éva Kun (ceramikisto).

Fontoj redakti