Manuel García Cuesta (Sevilo, 18a de januaro 1865 - Madrido, 27a de majo 1894), plej ofte konata kiel El Espartero, estis hispana toreisto kiu mortis estante 29-jaraĝa post kornofrapo ricevita kiam li estis mortigonta la taŭron, nome «Perdigón» (Virperdriko) de la brutobredejo Miura en la Taŭrludejo de Madrido.[1]

El Espartero
Persona informo
Naskonomo Manuel García Cuesta
Aliaj nomoj El Espartero
Naskiĝo 18-an de januaro 1865 (1865-01-18)
en Sevilo
Morto 27-an de majo 1894 (1894-05-27) (29-jaraĝa)
en Madrido
Mortokialo bull goring
Tombo tombejo San Fernando, Sevilo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Edz(in)o Celsa Agniel de Fonfrede y Blázquez-Dávila
Amkunulo Celsa Agniel de Fonfrede y Blázquez-Dávila
Infano María del Pilar García Agniel de Fonfrede
Okupo
Okupo Matadoro
vdr

Biografio redakti

Lia oficiala nomo estis Manuel García Cuesta, dum lia kromnomo El Espartero (La Spartisto) devenis de la patra profesio en vendejo de spartaĵoj ĉe la Placo Alfalfa de Sevilo.

Li estis toreistigita (alternativa) en 1885 fare de Antonio Carmona, «El Gordito». Li tuj iĝis unu el la plej popularaj toreistoj siatempe kaj pri li oni rakontis multajn anekdotojn, ne ĉiam verajn.[2] Li famis kiel malavara. Unu el ĉefaj toreaĵoj estis alvoko al taŭro demalproksime per fermita muletao alte, por malfermi ĝin dum la besto venas. Multajn jarojn poste alia sevila toreisto, Pepe Luis Vázquez, faris tion simile laŭ klarigoj de lia avo kiu estis apartenanta al lia toreteamo.[3]

Kelkaj verkistoj uzis la vivon de El Espartero por siaj verkoj, kiel Vicente Blasco Ibáñez en sia romano Sango kaj sablo, Fernando Villalón, kiu dediĉia al li poemon, kaj Fernando Martínez Hernández, kiu rakontas sian vivon en la romano La tarde más larga, publikigita de Editorial Almuzara.[4][5]

Referencoj redakti

  1. «Manuel García Cuesta, «El Espartero»». Portal taurino. Arkivita el originalo la 5an de majo 2010. Konsultita la 19an de marto 2010.
  2. Martínez, Fernando: A vueltas con las fechas (y VI) Arkivigite je 2014-01-06 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20140106032143).
  3. ¿Lo mejor que he hecho en mi vida? Casarme con Mercedes 1a de septembro 2000. Alirita la 19an de marto 2010. Blanco y Negro - ABC
  4. Montoya, José Luis «La tarde más larga» novela de Fernando Martínez sobre el torero El Espartero ABC, 6a de junio 2006, alirita la 19an de marto 2010.
  5. Martínez, Fernando: La tarde más larga Arkivigite je 2013-12-18 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20131218161538). Editorial Almuzara

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El Espartero en la hispana Vikipedio.