El Vallecillo [elbaljeZIljo] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Sierra de Albarracín. La loknomo El Vallecillo estas tradukebla kiel La Valeto.

El Vallecillo
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44123
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 37  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 14′ N, 1° 34′ U (mapo)40.2343711-1.5666456Koordinatoj: 40° 14′ N, 1° 34′ U (mapo) [+]
Alto 1 414 m [+]
Areo 21,594587 km² ( 215 9.4 587 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Vallecillo (Provinco Teruelo)
El Vallecillo (Provinco Teruelo)
DEC
El Vallecillo
El Vallecillo
Situo de El Vallecillo
El Vallecillo (Hispanio)
El Vallecillo (Hispanio)
DEC
El Vallecillo
El Vallecillo
Situo de El Vallecillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Vallecillo [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas ĉe la montaro Sierra de Albarracín, je 55 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas montara, abundas pinaroj. El Vallecillo estas unu el la plej sudokcidentaj municipoj de la komarko, de la provinco kaj de la regiono.

El Vallecillo estas sur tre montara areo je 1 421 msm, sur la supra fluejo de la rivero Cabriel kaj tre malfacile komunikebla laŭ montara ŝoseo al Toril y Masegoso, ĉirkaŭe al Gea de Albarracín kaj poste oriente al Teruelo.

Historio redakti

La originoj de la loĝloko estus de fino de la 12-a jarcento je la konkero fare de kristanoj kaj posta reloĝado de la montaro fare de navaranoj. Ekde 21a de junio 1257, per decido de la reĝo Jakobo la 1-a en Teruelo, El Vallecillo kaj ĉirkaŭaj loĝlokoj ekformis parton de la komunumo Sesma de Frías de Albarracín en la komunumaro Comunidad de Santa María de Albarracín, kiu dependis rekte de la reĝo, kaj tio restis ĝis 1837, kun aktuala sidejo en Tramacastilla.

Aktualo redakti

 
akvofalo Molino de San Pedro.

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre oni malaltiĝis el 342 loĝantoj en 1900-aj jaroj ĝis nunaj 21 loĝantoj.

Altiraĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, popola arkitekturo, naturaj lokoj, pinaroj, ekfluejo de la rivero Cabriel, akvofalo Molino de San Pedro, groto La Obriga, piedirado tien, rokejo Peña del Castillejo, reveno tra ravinoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti