El beso de la mujer araña

hispanlingva romano far Manuel Puig

El beso de la mujer araña (La kiso de la aranea virino) estas la kvara romano de la argentina verkisto Manuel Puig, publikigita en 1976. La libro rakontas la renkonton de du malliberuloj kiuj kunvivas en la sama ĉelo, unu estas politika malliberulo, Valentín, dum la alia estas seksodisidento memdifinita kiel «frenezulino» kaj memkomprenata kiel virino (registrita oficiale kiel viro), Molina. Dum du semajnoj en la ĉelo, Molina rakontas intrigojn de filmoj al Valentín, kiujn interpretas ili el propra perspektivo. Krome, ili babiladas pri siaj vivoj, emocioj kaj idearoj, klare kontrastaj. La verkon oni inkludis en la listo de la 100 plej bonaj hispanlingvaj romanoj de la 20-a jarcento fare de la hispana ĵurnalo El Mundo.​

El beso de la mujer araña
skribita verko • Bunkobon • literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Manuel Puig
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1976
Eldonejo Shueisha
Ĝenro GLAT-literaturo
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Valentín Arregui estas 26-jaraĝa politika malliberulo apartenanta al maldekstra marksisma organizo, arestito sen juĝordono fare de la reganta diktaturo. Li estas idealisto kun socialaj tendencoj, kaj tiukadre mencias ofte, ke laŭ li la «revolucio» prioritatas antaŭ la sentoj. Li studis sociologion, kaj tial suspektas pro ĉio kio okazas en la prizono, kaj eble li suspektis ankaŭ pri Molina.

Molina estas 37-jaraĝa memdifinita «frenezulino» (laŭ populara nomigo), kondamnita je ok jaroj de prizono pro korupto de minoritatuloj. Lia delikto estas tute pasia: «li enamrĝis» al junulo. Li estas tre sentema persono, kaj mencias konstante, ke li sentas sin virino.

Laŭlonge de la romano, Molina rakontas filmojn al Valentín. Li konsideras bonaj la filmojn kiuj enhavas fortajn emociojn, frustraciitajn aŭ nekoresponditajn amojn, imagojn kortuŝajn ktp. Li volas esti la heroino de la filmo (kiu mortas pro bela kaŭzo, kiel estas amo). Al Valentín, male, plaĉas observi la socian fonon de la rakontataj filmoj. La diversaj filmoj ludas gravan rolon por la procezo de transformado de ambaŭ roluloj. La reagoj de Valentín al la rakontataj filmoj ŝanĝiĝas laŭlonge de la romano: dekomence li zorge atentas cele nur al distrado, dum Molina rakontas por krei fidon kaj plaĉon al Valentín. Sed ili iom post iom alproksimiĝas unu al la alia.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rakontataj filmoj redakti

  • Cat People (1942)
  • Mikso de naziismaj filmoj kaj Paris Underground (1945).
  • La casita encantada (1945)
  • Filmo pri revoluciulo kies patron kidnapas gerilo
  • Caminé con un zombi (1943)
  • Filmo pri ĵurnalisto kiu enamiĝas de la edzino de mafiulo.