Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

El fugitivo (La fuĝinto) estas libro de la hispana verkisto Ramón J. Sender publikigita en 1972, kiam la aŭtoro estis en la fino de sia etapo de ekzilo.[1] Ĝi jam rajtis esti publikigita en Hispanio senprobleme, post kiam la verkoj de Sender jam publikiĝis malferme en lia lando.

El fugitivo
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En aragona vilaĝo, Joaquín, la ĉefrolulo, pri neklarigitaj cirkonstancoj, estas persekutata, same kiel tiuj kiuj samopinias, eĉ ne deliktintaj. Dum lia frato[2] kaj aliaj estas mortpafitaj, li rifuĝiĝas en la sonorilturo de la preĝejo, fakte en la horloĝejo. Tie li interparolas kun tri pupoj, kiuj devis eliri marki la horojn, sed tion ne faras ĝis li klopodis por pendumiĝi. Li identigas ilin kun tri amatinoj.

Oni malkovras lin kaj procesas, sed li fakte dezirante morti ne sukcesas, ke oni ekzekutu lin ĉar tio ne utilus. Li trovas almozulinon kaj amoras kun ŝi (por la unua fojo vere en sia vivo). Tiam li rekuperas la vivodezirojn, sed oni translokigas lin al sanatorio por esplori ĉu li meritas la morton, sed la novelo finiĝas antaŭ ekzekuto.

Ĉapitra strukturo redakti

  • 1.- Li kaŝas sin en la sonorilturo, parolas pri la horloĝo, la tru pipoj kaj infanaĝa ekspedicio al la nesto de la cikonioj. La 48-jaraĝa rifuĝinto dum pli ol 30 jaroj estis for.
  • 2.- Li legas verkon de Romano Guardini, mistikismo. Memoroj pri la naskodomaro kaj lia amatino Marcela. Li estas Joaquín, kaj oni murdis lian fraton Pascual.
  • 3.- Bapto, nupto kaj funebro. Joaquín cerbumas pri la vivo, la morto kaj la eterneco.
  • 4.- Judismo de Cervantes. Koboldoj (pentraĵo de Viladrich pri lokaninoj de Fraga). Memoroj de amatino.
  • 5.- Plu parolas pri amatino, kiu memorigas lin pri unu el la pupoj (moña).
  • 6.- Li malsatas, bruas, klopodas por pendumiĝi, sed pezpendanta el la ŝnurego, la pupoj viviĝas kaj eliras sonori horojn. Li pensas, ke la pupoj volas lian vivon: oni kaptas kaj enfermas lin en la urbodomo, kie gardas lin loka policano, kiu estis en Rif-milito (kiel Sender mem). Municipa kunsido; frazoj kun la juĝisto de Fraga. Vizitas lin unu de liaj tri amantoj.
  • 7.- Konflikto inter la amatinoj Marina kaj Pelagia. Li rilatigas la juĝiston kun la mita Nekonata Urganda. Oni legas la kondamnon kaj Joaquín akceptas ĝin bonvole. Li testamentas favore al la juĝisto, advokato kaj akuzisto kaj petas la ekzekuton.
  • 8.- Kunsido municipa por aprobi la ekzekuton en la kastelo de Fraga kaj poste reporti la kadavron por pendigi ĝin el la ŝnurego kaj funkciigi la pupojn de la horloĝon. La aŭtoritatoj priokupiĝas, ĉar li ne timas la ekzekuton kaj tial ĝi ne havas sencon. Oni translokigas lin al la kastelo, kie li rekreas la sagaojn arturajn.
  • 9.- (Transskribo de la pergameno de Urganda, kiun li trovis en la kastelo, kiu referencas al lia situacio. Estas ankaŭ mezepokecaj versoj kongrue kun la kastela etoso. Finfine oni klarigas la delikton de Joaquín: li havas liberon kaj li ne scias kion fari per tiu.)
  • 10.- Alvenas almozulino (profetigita en la pergameno), kiu dompis sian kruron skiante en Candanchú. Li forprenas al ŝi la gipsaĵon kaj masaĝas ŝian kruron. Li deziras kaj posedas ŝin, amas ŝin. Li petas la forpardonon aŭ kondamnoŝanĝon. Je la fino Joaquín estas en sanatorio atendante la rezulton.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo redakti

Kvankam temas pri tre filozofa verko, kiel en plimulto de tiamaj verkoj, sed en tiu pli alegoria kaj kafkeca, tiu ĉi verko montras pli vivan rakontan stilon.

Referencoj redakti

  1. Ramón J. Sender, El fugitivo, Destino, Barcelona, 1972; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 30.
  2. Kiel en Cronus y la señora con rabo, la ĉefrolulo estas politika persekutito, kaj kiam la malamikoj ne trovas lin, ili mortpafas lian fraton, fakte ankaŭ same kiel en la reala vivo ĉe Manuel Sender, frato de la verkisto.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8

Eksteraj ligiloj redakti