El lugar de un hombre

El lugar del hombre (La loko de homo) estas la dua verko publikita de la eldonejo de Ramón J. Sender en Meksiko kaj la unua de lia ekzilo en kiu li direktas sian rigardon al sia infanaĝo, en la valo de la rivero Cinca. Tie li aŭdis estante infano la historion de kamparao kiu retiriĝis al la kamparo kiu en la verko unuiĝas al procesa eraro okazinta en la provinco Cuenca, pri kiu Sender mem okupiĝis estante jam ĵurnalisto en la redakcio de El Sol. En nova eldono de 1958 la titolo iĝis El lugar de un hombre (La loko de unu homo). Ĝi estis tre taŭga titolŝanĝo, ĉar dirante de homo ŝajnis referencon al la tuta homaro, dum de unu homo estus refernco al la loko de ĉiu homo, de ĉiuj homoj.

El lugar de un hombre
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ramón J. Sender
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1939
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Marĝenigita kamparano iam decidas foriri el sia vilaĝo kaj apartiĝi en tute senhoma areo kie li restas jarojn. Dume aliaj du kamparanoj estis akuzitaj pro lia supozita murdo. La aŭtoritatoj klopodas por kulpigi kaj puni la akuzitojn, kaj disvolviĝas tuta socia tumulto. Finfine la retiriĝinta kamparano reaperas, kun rezulto ankaŭ en personaj malfacilaĵoj, ĉar lia edzino (nur kredante sin vidvino) reedziniĝis. Al ĉiuj ĝenas la reapero de Sabino.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo redakti

Same kiel ĉe Réquiem por un campesino español, tiu ĉi estas tre akre realisma verko, en kiu sociaj problemoj akiras moralajn implikojn. En ambaŭ estas la ĉiama priokupo de Sender por la homa estaĵo, ties problemoj kaj intimaj motivoj, ĉiam tra la sociaj kaj politikaj maljustecoj. Sabino (la ĉefrolulo), estas homo kiu suferos sian nuligon fare de la popolo, kaj de riĉuloj kaj de malriĉuloj. En li oni personigas la abandonon kiu suferas marĝenuloj en la socio. Temas pri alegoria kaj totala rolulo kiel en Réquiem Mosén Millán kaj Paco el del molino, aŭ en Míster Witt en el Cantón la angla inĝeniero Jorge Witt kaj lia edzino Milagritos Rueda.

La verko montras ankaŭ la problemo de kacikismo en la rura Hispanio. En tiu kazo, Juan kaj Vicente (la aliaj du ĉefroluloj), same kiel Paco, estas la malriĉaj viktimoj de tiraneco kaj povo, ĉar ili estis "nuligitaj" pro politikaj interesoj. Ankaŭ la katolika eklezio ludas rolon simila al tiu de Réquiem. La pastroj Don Ricardo kaj tiu de Ontiñena metas sin en la flanko de la povo, kaj ili komponas skizon de la rolulo de Mosén Millán, multe pli kompleksa.

La propra Sender pri de la filozofia intenco de tiu verko diris al Marcelino Peñuelas:

 
 "Es simplemente un alegato a favor del sentido universal de la presencia del hombre por el hecho de ser hombre, por el mero hecho de haber nacido" (Temas pri simpla defendo favora al la universala ĉeesto de homo pro la fakto mem esti homo, pro la simpla fakto esti naskiĝinta).[1] 


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El lugar de un hombre en la hispana Vikipedio.
  1. (Marcelino Peñuelas, Conversaciones con Ramón J. Sender)