El sueño de la sultana

filmo de animacio de 2023

El sueño de la sultana (La revo de la sultanino) estas german-hispana animacia filmo premierita en 2023, reĝisorita de Isabel Herguera kaj inspirita en la rakonto de feminisma sciencfikcio nome La revo de Sultana, verkita en Bengalo en 1905 fare de Begum Rokeja.

El sueño de la sultana
movbilda filmo
Originala titolo El sueño de la sultana, Sultana's dream
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2023
Ĝenro feminismo, spekulativa filmo, drama filmo
Reĝisoro(j) Isabel Herguera
Scenaro Isabel Herguera
Produktinta firmao UniKo
Honorigoj Contrechamp Award
IMDb
vdr

La filmon oni prezentis en la oficiala fako de la Donostia Internacia Kinfestivalo en 2023.

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Inés, juna eŭskino, entreprenas inican vojaĝon tra Barato serĉe de Ladyland, la utopia tero de la virinoj. Ŝi renkontas en Ahmedabad kun sia barata amanto, el kiu ŝi disiĝas. Hazarde ŝi eniras en librovendejo en kiu ŝi trovas tiun rakonton pri utopia lando regata de virinoj. Fascinita ŝi serĉas tra Barato la spurojn de tiu virinlando kaj ties aŭtorino.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.