Élancourt

komunumo en la departemento Yvelines de Francio
(Alidirektita el Elancourt)

Élancourt estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Yvelines kaj en la regiono Francilio. Ĝi havas proksimume 28 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Élancourtois.

Élancourt
Preĝejo Saint-Médard
Preĝejo Saint-Médard
Preĝejo Saint-Médard
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio
Regiono Francilio
Departemento Yvelines
Arondismento Rambouillet
Kantono Maurepas
INSEE kodo 78208 [+]
Poŝtkodo 78990
Kodo laŭ INSEE 78206
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Jean-Michel Fourgous
2014-2020
Demografio
Loĝantaro 26 389  (2011)
Loĝdenso 2 696 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 47′ N, 1° 57′ O (mapo)48.7838888888891.9580555555555Koordinatoj: 48° 47′ N, 1° 57′ O (mapo)
Alto De 100 al 230 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 9,79 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Élancourt (Yvelines)
Élancourt (Yvelines)
DEC
Élancourt
Élancourt
Situo de Élancourt

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Élancourt [+]
vdr
Blazono
Blazono

Geografio redakti

Élancourt situas 15 kilometrojn okcidente de Versailles, kaj apartenas al la "nova urbo" Saint-Quentin-en-Yvelines, kiu arigas sep komunumojn. La aliaj ses komunumoj estas Guyancourt, La Verrière, Magny-les-Hameaux, Montigny-le-Bretonneux, Trappes kaj Voisins-le-Bretonneux.

En la komunumo troviĝas la plej alta loko de Francilio, kun 230 metroj : la monteto Élancourt, tute artefarita far la elfositaĵoj de la nova urbo.

Élancourt havas landlimojn kun la komunumoj Plaisir norde, Trappes oriente, Le Mesnil-Saint-Denis sudoriente, La Verrière sude, Maurepas sudokcidente kaj Jouars-Pontchartrain nordokcidente.

Vidindaĵoj redakti

 
La templana komandejo.

Malgraŭ rapida disvolviĝo, la urbo konservis kelkajn spurojn de sia estinteco. Inter la plej belaj postrestaĵoj, oni povas mencii la romanika preĝejo Saint-Médard, kiu datiĝas de la 12-a jarcento, sed ankaŭ la templana komandejo de La Villedieu, fondita en 1180 kaj freŝdate renovigita.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti