Elanienoj
(Alidirektita el Elanedaj milvoj)
Elanienoj aŭ Elanedaj milvoj (Elaninae) estas subfamilio de akcipitredoj, enhavanta 5 genrojn el kiuj la plej konataj estas elanio (Elanus) kiu donas nomo al genro Elanoides kaj al la tuta subfamilio. Temas pri tagaj rabobirdoj kun vostoj similaj al milvoj, sed pli malgrandaj kaj montrantaj kolorojn pli blugrizajn. Entute ili estas 8 specioj, el kiuj tri vivas nur en Ameriko, du en Aŭstralio kaj po unu en Afriko kaj Sudazio; la oka, plej konata, nome Nigraflugila milvo Elanus caeruleus, vivas en la tri malnovaj kontinentoj, sed ĉefe en Afriko. Tiu lasta specio dum multaj jaroj estis nomita per la nomo de la nuna aŭstralia specio, nome Nigraŝultra milvo Elanus axillaris kaj en multaj referencoj ankoraŭ montriĝas tiu konfuzo.
Elanienoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Genroj
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Subfamilio Elanienoj Elaninae
redakti- Genro Elanus aŭ Elanio
- Nigraflugila milvo Elanus caeruleus
- Nigraŝultra milvo Elanus axillaris
- Blanka milvo Elanus leucurus
- Leterflugila milvo, Elanus scriptus
- Genro Chelictinia
- Tondilvosta milvo, Chelictinia riocourii
- Genro Machaerhamphus
- Vespertaglo, Machaerhamphus alcinus
- Genro Gampsonyx
- Perlomilvo, Gampsonyx swainsonii
- Genro Elanoides
- Hirundovosta milvo, Elanoides forficatus