Hirundovosta milvo

species of bird
(Alidirektita el Elanoides)

La Hirundovosta milvo, Elanoides forficatus, estas amerika birdo de subfamilio de elanedaj milvoj, diferenciĝante de specioj de genro Elanus pro nesamaj koloroj kaj pli hirundeca formo. La komuna nomo devenas de la hirundeca formo de flugiloj kaj ĉefe de vosto. Same scienca nomo devenas el genro Elanus al kiu tiu genro kaj specio estas simileta kaj de la latina "forfex", tondilo, pro la formo de la vosto denove kiu aspektas kvazaŭ malferma tondilo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hirundovosta milvo
Hirundovosta milvo
Hirundovosta milvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Elanoides
Specio: E. forficatus
Elanoides forficatus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Ilustraĵo numero 72 el The Birds of America fare de John James Audubon
 
Flugante

Kaj dumfluge kaj ripoze oni vidas klare, ke tiu birdo havas tre forkan, longan kaj pintan voston. Ĝiaj koloroj estas supre nigra (escepte kapo) kaj sube blanka la korpo kaj antaŭa parto de flugiloj dum malantaŭa parto de flugiloj (flugoplumoj) kaj vosto estas nigraj. Ankaŭ beko, okuloj kaj kruroj estas nigraj. Tiuj blankaj kaj nigraj koloroj estas tre kontrastaj, tiom ke tiu specio apenaŭ estas konfuzebla kun alia simila. Ili estas longaj 55 ĝis 65 cm. kaj havas enverguron ĝis 1,3 m, do ili estas pli grandaj ol genro Elanus.

Virbirdoj kaj inoj estas similaj. Junuloj estas pli senkoloraj ol plenkreskuloj kaj ties vosto ne estas tiom forkoforma.

Disvastiĝo kaj kutimoj redakti

Tiu birdo vivas en sudorienta parto de Usono -kie oni perdis medion kaj pro tio ili reduktiĝis preskaŭ nur al Florido-, Jukatano, Centrameriko kaj Sudameriko (escepte Peruo, Ĉilio kaj Argentino) kie la specio atingas ĝis orientan Peruon kaj nordan Argentinon. Plej parto de birdoj reproduktantaj en Nordameriko kaj en Centrameriko vintrumas en Sudameriko kie la specio estas de loĝantaj birdoj la tutan jaron.

Ili loĝas malfermajn kaj ĉeakvajn arbarojn; proksime de akvo kaj en alta arbo ambaŭ gepatroj konstruas neston. Pariĝo okazas el marto ĝis majo. La ino demetas 2 ĝis 4 ovojn, kovotaj de ambaŭ gepatroj ĝis 28 tagojn. Post 5 ĝis 6 semajnoj post eloviĝo la idoj ekflugas, kvankam plej ofte la plej aĝa mortigas la plej junan.

Ili manĝas malgrandajn reptiliojn kiaj serpentoj kaj lacertoj, krom ranoj, kaj insektojn, kiaj akridoj kaj griloj, krom malgrandajn birdojn, malgrandajn mamulojn kaj ovojn, kaj povas trinki supreflugante la akvan surfacon kaj kolektante akvon per la beko. Ili migras sudameriken vintre.

La specio estas silentema, sed foje aŭdeblas altatona pepado.

Konservado en Usono redakti

Laŭ la federacia registaro de Usono kaj la ŝtatoj Suda Karolino kaj Teksaso, la Hirundovosta milvo estas endanĝerigita aŭ minacata specio. Ili estas konsiderataj kiel "raraj" fare de la ŝtato de Georgio. Habitatodetruo estas ĉefa kulpero de malpliiĝo. Ŝlosila konservareo estas la Nacia Naturrifuĝejo Lower Suwannee de Florido.

Referencoj redakti

  • IUCN2009.2, BirdLife International, 2009, 144316, Elanoides forficatus, 11a Majo 2006. Kriterioj kiaj tiu specio estas Malplej Zorgiga.
  • Stiles kaj Skutch, A guide to the birds of Costa Rica ISBN 0-8014-9600-4

Eksteraj ligiloj redakti