Eldar Qasımov

azerbajĝana kantisto

Eldar Qasımov (ankaŭ latinliterigata Gasimov kaj Kasimov; naskiĝis la 24-an de septembro 1989 en Bakuo) estas azerbajĝana kantisto.[1]

Eldar Qasımov
Eldar Gasimov en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2011
Eldar Gasimov en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2011
Persona informo
Naskiĝo 4-an de junio 1989 (1989-06-04) (34-jaraĝa)
en Bakuo
Ŝtataneco Azerbajĝano
Alma mater Bakua Slava Universitato
Okupo
Okupo kantisto • televida prezentisto
vdr

Qasımov en 2001 komencis studi pianludadon en sia hejma urbo Bakuo. En 2004 kaj 2008 li ricevis stipendiojn, kiuj interalie permesis al li plustudi kantadon kaj aktoradon en Germanio.[2] Krome li finis studon de la fako internaciaj rilatoj en la altlernejo Bakı Slavyan Universiteti de sia hejmurbo. Momente li magistriĝas tiufake.[3] Li flue parolas la germanan, anglan kaj rusan.

En 2011 li kune kun sia kolegino Nigar Camal gajnis la azerbajĝanan nacian konkurson (Milli seçim turu) prepare al la Eŭrovido-Kantokonkurso. Je la duopa nomo „Ell & Nikki“ ili en majo 2011 reprezentis sian landon en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2011 en Duseldorfo, Germanio. Per la anglalingva kanto Running Scared kaj per 221 konkursaj poentoj la 14-an de majo gajnis la konkurson - antaŭ Raphael Gualazzi el Italio (189 poentoj) kaj Eric Saade el Svedio (185 poentoj). En la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo li estis unu el tri prezentistoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti