KISS Elek [kiŝ] estis rumanuja hungara eklezia verkisto, tradukisto, unitariisma episkopo naskiĝinta la 28-an de marto 1888 en Medesér kaj mortinta la 7-an de decembro 1971 en Kluĵo.

Biografio redakti

La mezlernejon Elek Kiss finis en Székelykeresztúr kaj Kolozsvár (1908). Li studis filologion en la kluĵa universitato Kolozsvári Ferenc József Tudományegyetem kaj li finis (1913), poste li pasigis du jarojn en Oxford en Manchester College. Li estis pastro en Kissolymos (1915–21), profesoro, dekano en la unitariisma teologio en Kluĵo (1921–26), ekde la 15-a de septembro 1946 ĝis sia morto li estis unitariisma episkopo de Transilvanujo.

Verkoj redakti

  • A személyiség pedagogikájának alaptényezőiről. Kv. 1913;
  • Az értelmi és erkölcsi nevelés viszonya. Kv. I. 1916, II. 1917),
  • Az isteni törvény útja (Kv. 1924).
  • A világ fejlődése az atom szemléletében (Kv. 1946).

Fonto redakti