Emil Kovarcz

hungara politikisto

Emil Kovarcz [kovarc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovarcz Emil estis hungara politikisto, ministro, parlamentano.

Emil Kovarcz
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1899 (1899-02-04)
en Iregszemcse
Morto 2-an de majo 1946 (1946-05-02) (47-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistooficiro
vdr

Emil Kovarcz [1] naskiĝis la 4-an de februaro 1899 en Felsőireg (nuntempa Iregszemcse). Li mortis la 2-an de majo 1946 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Emil Kovarcz frekventis soldatan mezlernejon, poste li batalis en 1-a mondmilito. Post la milito li estis memservanto en la armeo, kiu batalis kontraŭ la rumanoj, poste en 1919 li aliĝis al la nacia armeo en Szeged. Inter 1922 kaj 1931 li estis ĝandarmo (vilaĝa policano), inter 19311938 li instruis en milita akademio. En 1938 li aliĝis al Sagokruca Partio. En 1939 li estis elektita parlamentano. En la sekva jaro li estis kondamnita pro atenco de sinagogo, sed li sukcese rifuĝis al Germana Regno. En 1944 li hejmenvenis kune kun la okupantaj nazioj kaj li estis senpostena ministro. Post la 2-a mondmilito li estis kondamnita je morto.

Fontoj redakti