Emilio Sánchez Vicario

Emilio Sánchez Vicario [prononco "EmIljo SAnĉes VikArjo"] estas kataluna tenisisto, internacie ludanta por Hispanio. Li naskiĝis la  29-an de majo 1965(nun 1965-05-29) en Madrido, do nun estas 58-jara. Ekde la jaro 1984 li estas tenisa profesiulo. Interalie li en 1990 kune kun sia fratino, la tenisistino Arantxa Sánchez Vicario gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.

Emilio Sánchez Vicario
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1965 (1965-05-29) (58-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Loĝloko Montekarlo
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Frat(in)oj Javier Sánchez • Arantxa Sánchez Vicario
Okupo
Okupo tenisisto • sporta trejnisto • tenisa trejnisto
vdr

Nun li vivas en Montekarlo, Monako.

Eksteraj ligiloj redakti