Encinasola

Encinasola (Anzino sola, kio aperas en la blazono de la vilaĝo sub krono) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio.

Encinasola
Encinasola fuerte san felipe.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Flago-de-Andaluzio.svg Andaluzio
Provinco Bandera de la Provincia De Huelva.svg Provinco Onubo (Huelva)
Poŝtkodo 21390 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Modesto Hierro Delgado
Demografio
Loĝantaro 1 596  (2009)
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 8′ N, 6° 52′ U (mapo)38.136048-6.8709978Koordinatoj: 38° 8′ N, 6° 52′ U (mapo) [+]
Alto 433 m [+]
Areo 178 km² (17 800 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Encinasola

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Encinasola [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Loko de la municipa teritorio de Encinasola en sia provinco
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

LoĝantojRedakti

La loĝantoj nomiĝas marochos. La censita populacio en 2009 estis de 1.596 loĝantoj kaj la denseco estas de 8,97 loĝ/km².

SituoRedakti

Encinasola estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Sierra de Aracena en la okcidenta parto de Sierra Morena kaj pli norda kaj nordorienta pinto de la provinco de Onubo, lime kun la sudo de la Provinco de Badajoz kaj kun Portugalio, je altitudo de 433 m; je 153 km el Onubo, provinca ĉefurbo, kaj nur je 152 je Sevilo, regiona ĉefurbo, kaj je 470 el Madrido, ŝtata ĉefurbo. Lisbono estas je 250 km kaj la plej proksimaj urboj estas Zafra kaj Aracena, kiu troviĝas je iom pli da 65 km. La areo de ties teritorio estas de 178 km².

Ĝi limas nordookcidente kun Amareleja, norde kun Oliva de la Frontera de la Provinco de Badajoz, nordoriente kun Fregenal de la Sierra ankaŭ de Ekstremaduro, okcidente kun Barrancos de Portugalio, oriente kun Higuera la Real, sudokcidente kun Rosal de la Frontera, sude kun Aroche kaj sudoriente kun Cumbres de San Bartolomé.

La municipo de Encinasola troviĝas en la Sierra de Aracena, ene de la provinco de Onubo, lime norde kun Ekstremaduro kaj okcidente kun Portugalio.

La vilaĝo portugala de Barrancos, kun kies municipo limas tiu de Encinasola, estas je 12 km de la domara kerno de Encinasola.

HidrografioRedakti

Tra la municipa teritorio de Encinasola pasas la rivero Múrtigas kaj ties ĉefa alfluanto, la rivero Sillo, kvankam neniu el ili pasas tra la urba domaro.

EkonomioRedakti

Agrikulturo kaj brutobredado (porkoproduktaĵoj). En la sektoro de servoj laboras plej parto de la laboristaro. Estas 46 % de sendungeco. La averaĝa salajro estas 1.428,26 €.

HistorioRedakti

En 1594 Cumbres Mayores formis parton de la Regno de Sevilo en la Sierra de Arroche kaj havis 619 impostopagantajn anojn.[1]

El 1640 al 1645 Encinasola partoprenis en la landlima milito (milito de portugala restaŭro en la Sierra de Aroche) el kiu ili iĝis perdintoj de la tereno.[2][3]

La 28an de novembro de 2009, la vilaĝo venkis je provincia konkurenco pri vojoj pere de la Vojo de la Kontrabandisto. Estis restoj de dolmeno en la ĉirkaŭo kaj la konstruo de la Ponto de Cabriles, datiĝas el la 18a jarcento.

KlimatoRedakti

La klimato estas miksaĵo de mediteranea kaj kontinenta, kun malvarmaj vintroj kaj varmaj someroj.

Monato Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec Jaro
Averaĝo de maks. temp. (°C) 6,7 9,5 13,7 14,9 15,6 18,8 20,4 22,4 16,1 13,3 10,1 8,4 2006

VidindaĵojRedakti

Preĝejo de Sankta Andreo (ununava kaj kun dikega muraro pro la defenda situo de la loko rilate al Portugalio), la Ĉefa Placo de Encinasola kaj la Parko de Sankta Johano. Du ermitejoj.

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Libro de los Millones: Censo de populacio de la provincoj kaj jurisdikcioj de la Regno de Kastilio en la 16a jarcento
  2. Sancha Soria, Félix (2008). La guerra de Restauración con Portugal en la Sierra de Aroche (1640-1645)[rompita ligilo]. Diputación de Huelva. ISBN 978-84-8163-448-8.
  3. Encinasola presenta la obra de Félix Sancha "La guerra de Restauración con Portugal en la Sierra de Aroche (1640-1645)"[rompita ligilo]. Radio Cortegana. Konsultita la 26an de septembro de 2009.