Endormiĝo de la Dipatrino

oriente ortodoksa eklezia festo
(Alidirektita el Endormiĝa forpaso de Maria)

La Endormiĝo de la Dipatrino estas en la orienta kristanismo dekduopa festo rememore pri la mirakla forpaso de la Dipatrino, transirinta de dormostato en sia kuŝejo al forpaso, ĉirkaŭite de la mirakle kunvenintaj apostoloj, sen suferi la turmenton de morto. La festo estas celebrata je la 15-a de aŭgusto. En la romkatolika eklezio ĝi kunfandiĝis kun la Ĉielenpreno de la Dipatrino. En la procesia lingvaĵo romkatolika, tio estas konata kiel dormo de la Virgulino (pri prezentado de Maria en kuŝejo kovrata de dormrobo) kaj Virgulino en transito (pri la prezentaĵo de la virgulino en ĉerko kaj ĉirkaŭata de floroj). Kompleta difino por romkatolikoj estus Endormiĝa forpaso de Maria.

Endormiĝo de la Dipatrino
de Andrea Mantegna.
Nicolas Poussin. (Forpaso de la Virgulino Maria - 1623).

Oriento kaj Okcidento redakti

En la romkatolika eklezio, la Ĉielenpreno de Maria estas dogmo ekde 1950. Eĉ se la dogmo ne mencias eksplicite la forpason de la Virgulino, la majoritata tradicio kredas, ke la Virgulino ja forpasis sed tuj poste estis resurektita kaj portita en la ĉielon, korpe kaj anime. En la ortodoksa kristanismo ankaŭ estas akceptata iom simila kredo (sed ne dogmo) pri la ĉielenpreno de la Dipatrino post releviĝo el la tombo, kiun la apostoloj malkovris post tri tagoj.

Difino redakti

La uzo de termino "endormiĝo" (dormitio) fondiĝas sur la tradicio, taksata objektiva fare de kelkaj kristanaj teologoj, laŭ kiu Maria ne estus mortinta, sed estus nur falinta en profundan dormon, post kiu ŝi estus ĉielenprenita. Reale ke la Endormiĝo kaj la Ĉielenpreno estus la sama afero ne estas ĝusta. El la tempa vidpunkto temas pri du disigeblaj eventoj: fakte multaj kristanaj eklezioj celebras du datrevenojn de tiu maria prerogativo. La Katolika Eklezio celebras, ekzemple, du liturgiajn festojn kaj plue deklaris la Ĉielenprenon dogmo.

La kvar mariaj dogmoj (Patrino de Dio, Virgeco, Senmakula koncipiĝo, Ĉielenpreno) estas strikte ligitaj inter si kaj ne eblas rifuzi unu sen rifuzi la aliajn. Ankaŭ konservante tiun principon, tamen, en la teologiaj katolikaj medioj velas du teologiaj hipotezoj kiuj alfrontas unu la alian:

  • estante la morto frukto de la prapeko kaj estante Maria gardita el tiu peko ĉar estas senmakula koncipita, ŝi ne povis morti;
  • estante Maria netuŝita de la origina peko per la meritoj de Kristo, kaj estante ŝi la unua elaĉetita de sia filo, ŝi sekvas la filon, en la morto sed, kiel la filo, ŝia korpo estas gardita el la korupto.
 
Baziliko sankta Maria de la ĉiela altaro: Dormitio Virginis.

Cetere la Apostola Konstitucio "Munificentissimus Deus", de papo Pio la 12-a, limiĝas la dogmon de la Ĉielenpreno sen specifi ĉu Maria mortis aŭ ne.

 
Ortodoksa ikono de la Endormiĝo, kun Kristo kiu ricevas la animon de Maria.

Laŭ unu el la tradicio, la endormiĝo estus okazinta en Jerusalemo ĉirkaŭ unu jaron post la morto de Jesuo (do eble en 3134); la apostoloj estus do entombigintaj Marian, sed sekve ili estis trovintaj la tombon malplena, do senkorpa. Memorige pri tiu tradicia legendo leviĝas hodiaŭ en Jerusalemo du preĝejoj: tiu de la "Endormiĝo", sur la monto Ciono, en la loko kie estus okazinta la afero, kaj tiu de la tombo de Maria, en la valo Cedrono ne multe for de la franciskana Baziliko de la Nacioj kaj en la sama loko kie estus okazinta la entombigo.

Alia tradicio subtenas, male, ke Maria estus vivinta ankoraŭ multajn jarojn post la morto de Jesuo, kaj ke endormiĝo estus alestiĝinta en monteta zono najbara Efezo, kien ŝi translokiĝis sekvante Johanon la Evangeliiston, (al kiu Jesuo ŝin konfidis - Johano 19, 27).

 
Vaksa statuo de la "Dormitio Virginis", verko de la 17-a jarcento gastigata en la precipa preĝejo de Santa Kataldo (Sicilio).

.

 
Baziliko de Sankta Petro en Civate (Lombardio, Italio). Centre la "Virgulino", dekstre Jesuo kaj svarmo da sanktuloj, supre anĝeloj translokigantaj la animon de Maria al la sankta urbo Jerusalemo.

Bibliografio redakti

  • Katolikaj enciklopedioj:

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti