Endre Tóth (poeto)

Endre Tóth [tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Endre estis hungara poeto, bienulo, membro de Societo Petőfi. Lia nobela antaŭnomo estis pelsőci.

Endre Tóth
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1824 (1824-11-30)
en Lövőpetri
Morto 5-an de junio 1885 (1885-06-05) (60-jaraĝa)
en Vatta
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Endre Tóth[1] naskiĝis la 30-an de novembro 1824 en Petri, li mortis la 5-an de junio 1885 en Vatta.

Biografio redakti

Endre Tóth akiris juran diplomon en Ĉefepiskopa Jura Akademio (Eger) kaj en 1846 li oficiale advokatiĝis en Pest (urbo). En la sekva jaro li estis honora prokuroro de Borsod. Li batalis dum la Hungara revolucio de 1848 kaj post la fiasko (1849) li kaŝiĝis. Li vivis en Vatta, kie li edziĝis kaj okupiĝis pri bieno.

Ekde 1846 li verkis poemojn, ili aperis ekzemple en Hölgyfutár, Vasárnapi Ujság, Erdélyi Múzeum (revuo) kaj Koszorú. En 1876 li membriĝis en Societo Petőfi.

Elektitaj verkoj redakti

  • Zengő bokor (1853)
  • Ujabb költeményei (1855)
  • Angyal Bandi (1856)
  • Harangvirágok (1862)
  • Két kis libapásztor (1898, romaneto)

Fontoj redakti

Referencoj redakti