Vatta
Vatta estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Mezőkövesd. La loknomo signifas: vato, tamen la nomo devenas pri historia figuro.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/54/Vatta_-_Palace.jpg/220px-Vatta_-_Palace.jpg)
Bazaj informoj
redakti- Areo: 23 km²
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.9235/20.7408
- Alto super marnivelo: 123 m
- Loĝantaro: 970
- Poŝtkodo: 3431
- Telefonprefikso: 49
Situo
redaktiVatta situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Miskolc. Emőd troviĝas 7, Nyékládháza 13, Mezőkövesd 20, Miskolc 25 km-ojn.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis el 1323. Post la mezepoko la turkoj kelkfoje bruldetruis la vilaĝon. Vatta iĝis grandvilaĝo en 1895. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kuracejo, futbalejo.
Vidindaĵoj
redakti- kalvinana preĝejo el la 1810-aj jaroj
- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Senmakula Koncipiĝo el la 18-a jarcento, en 1985 renovigita
- preĝdomo de baptistoj
- monumento de falintoj de 1926
- kastelo de Odescalchi el la 18-a jarcento
Famuloj
redaktiEn Vatta mortis Endre Tóth (poeto).