Enikő GÁBOR, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gábor Enikő estas hungara fotisto, pentristo.

Enikő Gábor
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1972 (1972-11-18) (51-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
fotisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Enikő Gábor [1] naskiĝis la 18-an de novembro 1972 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Enikő Gábor frekventis industriartan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris pentristan diplomon en Hungara Belarta Universitato en 1996, post 2 jaroj ankaŭ pedagogian diplomon. Ŝi multe lernis de András Baranyay. Post siaj studoj ŝi interesiĝis pri la malnovaj fototeknikoj, ofte ŝi kreis artaĵojn sen fotoaparato rekte al fotopapero. Ŝi kreis novan sistemon pri artaj kreaĵoj, kiun ŝi nomumis "Kamragram". Ŝi faras ilin en persiena ĉambro preskaŭ en mallumo. Tiu fotoserio ricevis ĉeftrofeon en 2000. Ŝi ricevis jam diversajn premiojn.

Ŝiaj elektitaj individuaj ekspozicioj

redakti
  • Budapeŝto (1993, 1994, 1996, 1997, 2000, 2004, 2008)
  • Pécs (2003)
  • Levice (2012)

Ŝiaj elektitaj grupaj ekspozicioj

redakti

Fontoj

redakti