Proklizaĵo kaj enklizaĵo
En lingvistiko, proklizaĵoj[1] kaj enklizaĵoj[2] (aŭ, alternative, proklitikoj[3] kaj enklitikoj[4]) estas morfemoj, kiuj havas la sintaksajn karakterojn de vortoj, kiuj tamen dependas fonologie sur aliajn vortojn aŭ sintagmojn. Proklizaĵo dependas de vorto(j) post ĝi, dum enklizaĵo dependas de vorto(j) antaŭ ĝi.
Priskribo Redakti
Enklizaĵoj kaj proklizaĵoj estas morfemoj, sed ili ne estas prozodie sendependa.
Ili diferencas de alispecaj morfemoj jene:
- Ordinaraj vortoj estas kaj sintakse vorteca kaj fonologie vorteca (sendependa de aliaj vortoj). Pro- kaj enklizaĵoj ne estas fonologie vortecaj, nur sintakse vortecaj.
- Afiksoj estas morfemoj, kiuj estas nek sintakse nek fonologie vorteca; fonologie, ili dependas de nur unu vorto. Sintakse, pro- kaj enklizaĵoj funkcias kiel vortoj. Fonologie, tiuj morfemoj povas dependi de plurvortaj sintagmoj, ne nur unu vorto.
Jen tabelo de la diversaj eblaj trajtoj de morfemoj:
Morfemo Sintaksa vorteco Fonologia vorteco Ordinara vorto Jes Jes Afikso Ne Ne Pro-/enklizaĵo Jes Ne
Sintaksa funkcio Redakti
Proklizaĵoj kaj enklizaĵoj povas havi ajnan gramatikan kategorion, sed ili estas, plej ofte, pronomoj, determinantoj, prepozicioj aŭ postpozicioj.
Ortografio Redakti
Ortografie, klizaĵoj povas esti prezentataj diversmaniere:
Ekzemploj Redakti
En la ĉi-subaj ekzemploj, la simbolo = markas la limon de enklizaĵoj aŭ proklizaĵoj, se la ortografio ne uzas spacetojn por apartigi ilin.
Latinidaj lingvoj Redakti
En latino ekzistas la enklizaĵo -que “kaj”:
Latino senātus populus=que rōmānus senato popolo=kaj romia-sg “romiaj senato kaj popolo”
Notu ke la adjektivo rōmanus restas gramatike singulara.
En latinidaj lingvoj, personaj akuzativaj pronomoj estas kelkfoje analizata kiel proklizaĵoj aŭ enklizaĵoj:
La hispana dá=me=lo donu=min=ĝin “donu ĝin al mi”
Ĝermanaj lingvoj Redakti
En la angla ekzistas la posesiva enklizaĵo ’s, kiu povas havi kiel predikaton plurvortan sintagmon, malsimile al veraj sufiksoj:
La angla the queen of England=’s crown la reĝino de Anglio=poss krono “la krono de la reĝino de Anglio”
Artefaritaj lingvoj Redakti
En Volapuko, pronomoj estas enklizaĵoj, kaj oni esprimas pronomojn kaj demandojn per la enklizaĵo -li:
Volapuko Löf=ob=li? amas=mi=ĉu? “Ĉu mi amas?”
Referencoj Redakti
- ↑ “prokliz/aĵ/o”, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020 (esperante).
- ↑ “enkliz/aĵ/o”, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020 (esperante).
- ↑ “proklitik/o”, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020 (esperante).
- ↑ “enklitik/o”, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020 (esperante).
Bibliografio Redakti
- Klavans, Judith L.. (1995) On Clitics and Cliticization: The Interaction of Morphology, Phonology, and Syntax (angle). Garland.
- Spencer, Andrew; Luis, Ana R.. (2012) Clitics: An Introduction. (angle). Cambridge University Press. doi:10.1017/CBO9781139033763. ISBN 978-113956031-3.