Spura fonto: [1]

Kardinalo enkora (latine: cardinalis in pectore) estas kardinalo, kies nomumo ne estas publikigita de la papo, pro diversaj motivoj. La latina lokucio devenas el la fakto ke la necitita nomo restas en la «sekreto de la koro (brusto) de la papo». La papo sciigas ke mem publikigos la nomon de la kardinalo enkora laŭ sia diskrecio, en estonta konsistorio. Se la papo intertempe mortus antaŭ la publikigo, la kardinalo, pliprecize la kardinaloj enkore kreitaj restus porĉiame sekretaj kaj kompreneble neniam inkluzivitaj en la nombro de kardinaloj.

Kanona leĝaro

redakti

La nuna kanona kodo tiel normas la materion:

"Tiu kiu estas levita al la kardinala digneco, se la roma pontifiko pri li anoncis la nomumon, rezervante tamen la nomon en kore, dum tiu tempo estas devigata al neniu kardinala tasko kaj ĝuas neniun rajton propran de kardinaloj; tamen, post kian lia nomo estos publikigita de la papo mem, li estas devigata al tiuj devoj kaj ĝuas tiujn rajtojn; sed ĝuas ankaŭ la rajton de prioritato ekde la tago de la rezervo en kore. (kanono 351 § 3.

Estas do precizigite ke:

  • la papo rajtas nomumi enkoran kardinalon;
  • la liberiĝo de ĉiuj kardinalaj taskoj kaj rajtoj propraj de kardinaloj;
  • la rajto de prioritato ekde la la tago de la rezervo in pectore de la nomo.

Ne estas menciata la kazo de la morto de la papo antaŭ la publikigo de la nomo, sed evidentas ke tia nomumo estingiĝas ĉar ĝi estas nenimaniere dokumentebla.

Papo kiuj uzis nomumi kardinalojn enkorajn

redakti

La praktiko enkore levi al kardinalado komenciĝis kun la papo Marteno la 5-a (1417-1431). Ĝis la fino de la 15-a jarcento estis nur 10 la nomimitoj enkoraj kaj la normoj ne estis tre klaraj. Iuj enkoraj kardinaloj partoprenis en Konklavo; aliaj estis publikigitaj de sinsekvaj papoj.

4 enkoraj en diversaj konsistorioj, ĉiuj publikigitaj

1 enkora kardinalo, poste publikigita.

du enkoraj kardinaloj: unu publikigita, la alia restis nepublikigita

Tri enkoraj kardinaloj, unu neniam publikigita

Unu enkora kardinalo publikigita

Papoj de la 19-a jarcento nomumintaj enkorajn kardinalojn

redakti

La 19-a jarcento vidis multajn enkorajn kardinalojn duma la serva 20-a nur 15.

23, entute, enkoraj kardinaloj, ĉiuj publikigitaj

8 enkoraj kardinaloj ,sed neniu puplikigita pro morto de la papo.

45 enkora kardinaloj, kies 6 neniam publikigitaj

10 enkoraj kardinaloj, ĉiuj publigitaj

9 enkoraj kardinaloj, ĉiuj publikigitaj

1 enkora kardinalo publikigita.

1 enkora kardinalo, publikigita

2 enkoraj kardinaloj, publikigitaj

Neniu enkora kardinalo

3 enkoraj kardinaloj, neniam publikigitaj. Eble unu el tiuj estis Josyp Slipyj, tiam ĉefepiskopo de Lvivo (Ukrainio) kiu estus kardilagita de Paŭlo la 6-a

2 enkoraj kardinaloj, publikigitaj.

Neniu enkora kardinalo

4 enkoraj kardinaloj, ĉiuj publikigitaj

Neniu enkora kardinalo

Neniu enkora kardinalo.

Eksteraj ligiloj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti