Enrico MINGO (1915-2003) estis delegito dum 42 jaroj, mortis la 30-an de novembro 2003 en Napolo (Italio), malsaniĝinta je pneŭmonio.

Lerninte Esperanton en 1955, la naskita siciliano gvidis lokan grupon, la katedron de la Itala E-Instituto, kaj esperantigis interalie napolajn kanzonojn. Li estis ne nur honora membro de Itala E-Federacio (ekde 2002), sed kiel monarkisto ankaŭ "nobla gvardiano de Panteono" (la romia templo en Romo kie enestas la tomboj de kelkaj reĝoj de Italio - kaj, cetere, la tombo de Raffaello Sanzio) (laŭ Carlo Sarandrea).