En folkloro, envulto[1] estas magia metodo suferigi aliulojn. Por similaj aferoj, oni uzas ankaŭ la esprimon simpatia magio.

Envelta pupo, en Muzeo de Sorĉo kaj Magio (angle Museum of Witchcraft and Magic), Boscastle, Anglio

Priskribo redakti

En magio, oni envultas per diversaj manieroj kaj metodoj. Unu metodo, ofte konata en filmoj ktp, estas uzo de pupeto, kiu prezentas aŭ simbolas la viktimon. Do, laŭ la magia kredo, suferigo de la pupo (tranĉado, pikado ktp) kaŭzas, per magia rito, analogajn suferojn de la reala viktimo.

En kelkaj antaŭindustriaj kulturoj, oni supozas, ke se iu havas portreton de supozebla viktimo, tiu povas uzi ĝin kiel envultaĵo, kaj tiel oni malakceptas esti fotita.

Etimologio redakti

La termino devenas de la franca vorto envoûter, el en “en” kaj latine vultus “mieno, vizaĝo”, montranta la ago piki la vizaĝon de la pupeto per pinglo ktp.

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • AILTON, D. Anésia Cauaçu. Itabuna, BA: Via Litterarum, 2011.
  • ALBUQUERQUE, M. A. dos S. Jurema: raízes etéreas (documentário). Filme independente, 2003.
  • BRASIL. Revista brasileira de folclore. Edições 17-25. Campanha de Defensa do Folclore Brasileiro, Ministério da Educação e Cultura, 1967.
  • PÓVOA DO VARZIM. Revista de etnografia. Volumes 1-2. Museu de Etnografia e História, 1963
  • SOUTO MAIOR, M. Orações que o povo reza. São Paulo: IBRASA, 1998.