Epalinges
Epalinges estas svisa komunumo en Kantono Vaŭdo en la distrikto Laŭzano. Ĝi havis 7952 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 8351 ĝis la 31-a de decembro 2009.
Epalinges | |
---|---|
Blazono de Epalinges | |
Preĝejo des Croisettes en Epalinges | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Laŭzano |
Koordinatoj | 46° 33′ 0″ N 6° 40′ 0″ O / 46.55000 °N, 6.66667 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 33′ 0″ N 6° 40′ 0″ O / 46.55000 °N, 6.66667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 8351 |
Areo | 4,61 km² |
Alteco | 804 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1066 |
Komunumkodo | 5584 |
Situa mapo de Epalinges | |
Geografio
redaktiLa komunumo Epalinges estas preskaŭ enklavo en la komunumo Laŭzano; la sola alia najbara komunumo estas, okcidente, Le Mont-sur-Lausanne. Multaj rojoj trafluas la komunumon, sur kiu estas la fonto de la rivero Vuachère. La kulmino de la teritorio estas sur la altebenaĵo Jorat kun 850 m. La komunumo entenas vilaĝojn Les Croisettes, La Croix-Blanche, Ballaigue kaj En Marin.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Epalinges datiĝas el la jaro 1182 kiel de Spanengis.
Personecoj de Epalinges
redaktiRaymond Burki, bildisto, naskiĝis la 2-an de septembro 1949 en Epalinges. Georges Simenon 1903 - 1989 pasis tie siajn lastajn jarojn; kaj la tondisto Jean-Louis David loĝas tie.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de Epalinges Arkivigite je 2012-12-04 per Archive.today
- Epalinges en la Historia Leksikono de Svislando
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Epalinges – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)