Malfermi la ĉefan menuon
Triumfo de Pajno, pentraĵo de Nicolas Poussin, 1636. La epimelidoj kutime akompanis kaj Pajnon kaj Dionizon, dioj festemaj kaj kamparaj, kiel ili.

Laŭ la helena mitologio, la EpimelidojEpimelidinoj (el la greka, protektanta de pomarboj aŭ ŝafoj) estis nimfoj, kiuj zorgis pri la pomarboj. Tamen, la greka vorto pom-arbo (μηλον) antikve ankaŭ signifis ŝafon, do la rakontoj priskribas la epimelidojn kiel zorgantinoj de tiuj bestoj. Ili loĝis en montaraj herbejoj[1], kie ili protektis kaj bredis la perditajn ŝafojn kaj kaprinojn, kaj sanigis tiujn, kiuj bezonis ĝin. Per ilia lano la epimelidoj teksis la vestaĵojn kiujn ili kutime portis.

Ili estis blank-hararaj, kiel la floroj de la pomarboj kaj la sentenkturita lano. Kune kun iliaj fratinoj, la perimelidoj, la epimelidoj aliĝis al akompanantaro de la kampara dio Pajno, kiu estis ankaŭ patro de multaj el ili. Fakte, genealogie la epimelidoj ne estis klare difinita grupo inter la nimfoj. Inter ili oni kalkulis oceanidinoj, oreadinoj, filinoj de Helioso, de Pajno aŭ de kampara Hermeso. Eĉ nereidinoj, kiel GalateoPsamato, agis en la rakontoj kiel epimelidoj. Krome, ankaŭ la nimfoj kiu loĝis ĉe la rivero Sperkio ricevis tiun nomon.

Laŭ Nono[2], kelkaj el la epimelidoj, kune kun aliaj nimfoj, aliĝis al la ekspedicio de la dio Dionizo, kontraŭ Barato. Tie ili portis tirsojn, kiujn ankaŭ la frenezaj lidianinoj uzis sentime en tiu milito.

En Apulio, kelkaj junaj ŝafistoj defiis la epimelidojn danci pli bone ol ili, ignorante ilian dian devenon. Post venki, la nimfoj batis la junulojn kaj transformiĝis ilin en arbojn, kiel puno pro ilia stulteco. De tiam oni diras ke el tiu magia arbaro aŭdeblas ankoraŭ la krioj de la ŝafistoj[3]. Simila rakonto verkis Ovidio, sed ĉi foje pri stulta ŝafisto kiu mokis la epimelidojn imitante ilian dancadon. Ankaŭ li estis transformita en arbon, pli precize en sovaĝan olivarbon, kies frukto estas tiel amara kiel la eldiraĵoj de la ŝafisto[4].

Listo da epimelidojRedakti

Multnombraj epimelidoj, aŭ nimfoj kiuj agis tiel, aperis en mitaj rakontoj, inter ili elstaris la jenaj:

  • Faetuso, kiu zorgis pri la ŝafaro de sia patro Helioso en la insulo Trinakio.
  • Galateo, kiu estis kultita en templo ĉe la monto Aitno. Ŝi estis amantino de la ŝafisto Akiso.
  • Lampetio, fratino de Faetuso.
  • Nomio, oreadino de la samnoma monto, en Arkadio, kiu agis kiel epimelidoj (fakte ŝia nomo signifis herbeja). Ŝi rilatis al kapra dio Pajno.
  • Penelopo, nimfo el la monto Kileno (Arkadio). Ŝi estis la patrino de la dio Pajno.
  • Plejono, edzino de Atlaso kaj patrino de la plejadoj.
  • Psamato, nereidino kiu rolis epimelide kiam oni sendis lupojn por dekumi la ŝafaron de Peleo.
  • Sinoo, nimfo el la samnoma monto (Arkadio) kiu vartis Pajnon.
  • Soso, divenista oreadino kiu iĝis amantino de Hermeso kaj naskis unu el la panesoj.

Eksteraj ligilojRedakti

FontojRedakti

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Homero. Iliado, 504.
  2. Nono. Pri Dionizo, 14.210.
  3. Antonino Liberal. Metamorfozoj, 31.
  4. Ovidio. Metamorfozoj, 14.513.