Epizodoj de Arsène Lupin (unua sezono)

⇐ Al la ĉefartikolo: Arsène Lupin (televida serio)

EPIZODOJ (1971) redakti

En ĉi tiu unua serio, kune kun la mirindaj naturaj pejzaĝoj ĉe la klifoj de Étretat en Normandio, kie Lupin havas sian bazon, aperas la vidindaĵoj de urboj Parizo, Amsterdamo, Romo, Vieno, Saint Moritz, Bruselo kaj de diversaj lokoj en Germanio.

Sezona kaj seria n-ro Originala titolo - En Esperanto Premiera elsendo en Francio
1 "Le bouchon de cristal" - La kristala ŝtopilo 18an de Marto 1971
Lupin kaj du liaj komplicoj, dum prirabo de la hejmo de la konata politikisto Daubrecq, estas malkovritaj de la majordono, kiu sukcesas mortigi unu el la helpantoj de Lupin antaŭ ol esti mortigita. Lupin sukcesas fuĝi, sed Gilbert, la transvivinta komplico, estas kaptita kaj kondamnita je gilotino. Antaŭ la aresto Gilbert transdonis al Lupin kristalan botel-ŝtopilon, rekomendante, ke li gardu ĝin tre diligente, tamen sen klarigi kial. Lupin, al kiu la juna komplico estas kara, faros ĉion por malkovri la misteron de la ŝtopilo. Li enketos pri la privata vivo de Daubrecq, senskrupula viro, ankaŭ maskante sin kiel maljunan majordomon, por povi labori en lia hejmo.
2 "Victor de la Brigade Mondaine” - Victor de la Monduma Brigado 25an de Marto 1971
Juna kaj ĉarma krimulo realigas prirabadojn en Parizo, sin kredigante Arsène Lupin. La prefekto studas strategion por kapti la rabiston: li planas peti la helpon de la fama policano Victor, kiu emeritiĝis kaj revenis el Afriko. Kia pli bona okazo por la vera Lupin por senmaskigi la uzurpinton de lia nomo? Per lerta kamuflado li sin prezentas kiel Victor antaŭ la prefekto. Komenciĝas amuza rolludo, kun la vera Lupin, kiu false personigas Victor, por kapti la falsan Lupin’. Fine Lupin sukcesas enprizonigi sian imitanton, post ridindigo de la polico kaj gajno de sufiĉe riĉa “rekompenco”.
3 "Arsène Lupin contre Herlock Sholmes" - Arsène Lupin kontraŭ Herloko Ŝolmso 1an de Aprilo 1971
La murdo de la riĉa kaj malbona Dautrec kaj la malapero de diamanto el granda valoro instigas la prefekton peti la helpon de la fama brita privata detektivo Herlock Sholmes kaj de lia asistanto d-ro Wilson. Pri la krimoj oni suspektas Arsène Lupin, kvankam la murdoj ne estas parto de la krima repertuaro de la fama ŝtelisto. La monaĥino, kiu asistis Dautrec, malaperis nevidata post la krimo, kaj pro tio Sholmes konjektas pri sekreta pasejo interne de la domo, tra kiu atingi la kaŝejon de Lupin. Tute logike, dum Sholmes enketas, Lupin reagas kiel kutime, ridindigante lin plurfoje.
4 "L'arrestation d'Arsène Lupin" - La aresto de Arsène Lupin 8an de Aprilo 1971
Ĉi-foje ŝajnas, ke Arsène Lupin vere volas ege moki komisaron Guerchard kaj la tutan justican sistemon, inkluzive de la direktoro de la malliberejo kaj la gardistoj: unue li intence lasas, ke oni arestu lin dum akcepto en la hejmo de la riĉa Gournay-Martin, kie li estis invitita sub la falsa nomo Bernard d'Andrezy. Poste, el la malliberejo, li donas instrukciojn al Grognard kaj Natacha por la ŝtelo de la havaĵoj de la malbona barono Cahorn. Kaj plie, per siaj lertaĵoj, li fuĝas el la prizono dufoje.
5 "L'agence Barnett" - La Agentejo Barnett 15an de Aprilo 1971
Inspektoro Béchoux estas konvinkita, ke la privata detektivo Barnett estas, en la realo, Arsène Lupin. Li do volas senmaskigi lin ankaŭ kiam ili kune enketas pri la ŝtelo de la trezoro de reĝo Dagobert el preĝejo kaj pri la mistera malapero de valorpaperoj el la domo de komercisto Gassire. La naiva Béchoux, tro okupita en sia obstina klopodo, ne evitos, ke Lupin “forŝtelos” de li lian edzinon Olga, fama varietea stelulino.
6 "La demoiselle aux yeux verts" - La Verdokula Fraŭlino 22an de Aprilo 1971
Dum li ferias en Germanio Lupin travivas neatenditan aventuron: lia monujo estas ŝtelita de profesia ŝtelistino, Lady Bakefield. Dum li klopodas retrovi sian monujon (sed ĉefe rebonigi sian ofenditan honoron de ŝtelisto), Lupin konatiĝas kun juna virino el malĝojaj verdaj okuloj, kiu estigas en li patrecajn sentojn. Sekvante sian instinkton, Lupin unue helpas la knabinon senkulpiĝi pri krimo, kiun ŝi ne faris, kaj, poste, ekposedi grandan riĉaĵon, kiun ŝia patro postlasis al ŝi, bone kaŝitan en sekreta loko. Sed la heredaĵo altiras la avidemon de aliaj homoj.
7 "La chaîne brisée" - La rompita ĉeno 29an de Aprilo 1971
Kazo de spionado tre zorgigas la nederlandan sekretan servon. Por identigi, kiu el la oficialuloj transdonas al malamikaj landoj strategiajn informojn pri la nacia defendosistemo, oni dungas eĉ Arsène Lupin. Li devos eluzi siajn plej bonajn kapablojn en ruzeco kaj memkamuflado por enŝoviĝi en la malamikan spionreton, kiu tamen scias pri lia engaĝiĝo kaj, ĉefe, ke li ne rezistas je la belaj virinoj.
8 "La femme aux deux sourires" - La Du-rideta Virino 6an de Majo 1971
En Romo, Arsène Lupin volas ekposedi la famajn diamantojn de markizo De Valbruna. Personigante la pentriston Lodain - kiu ekloĝis en la apartamento sub tiu de la markizo – Lupin ekkonas belan junulinon, Antonina, kiu ŝajne havas duoblan personecon: timema kaj ŝanceliĝanta kelkmomente, sagaca kaj energia alimomente. Krome, Lupin malkovras, ke Antonina estas ekstergeedza filino de la markizo: ŝia patrino mortis kaj la markizo ŝin konfidis al bandito, Don Peppino, kiu tamen nomas ŝin Klara. Ĉiuj ĉi strangaj faktoj levas suspektojn ĉe Lupin, kiu sukcesos malkaŝi la veron pri sekreto de antaŭ dudek jaroj.
9 "La chimère du Calife" - La ĥimero de la Kalifo 13an de Majo 1971
Ekzotika juvelo el netaksebla valoro, la ĥimero de la kalifo, estas ŝtelita el la vilao de barono von Augstadt, en Germanio. La juvelo ankaŭ ŝajnas havi politike gravan valoron por la sukcesa rezulto de la intertraktoj pri la aljuĝo de nafto-koncesioj en Proksima Oriento. La barono, tre maltrankvila pro la okazintaĵo, vokas la faman anglan detektivon Fox kaj lian asistanton Robertson, por ke ili retrovu la juvelon. Ĝi estis ŝtelita de la edzino de la barono, por liveri ĝin al senskrupula viro, doktoro Prede, kiu ĉantaĝas ŝin pro sentimentalaj aferoj. Senespera, la virino petas la helpon de Arsène Lupin, kiu, por malkovri, kie oni kaŝis la juvelon, devos interalie personigi vitriston.
10 "Une femme contre Arsène Lupin" - Virino kontraŭ Arsène Lupin 20an de Majo 1971
En Saint Moritz, malfruvintre, bando de rabistoj ŝtelas la juvelojn de riĉaj hotelgastoj: post fotado de la juveloj oni realigas iliajn perfektajn kopiojn per kiuj anstataŭigi tiujn aŭtentikajn. La asekuraj kompanioj dungas Lupin por ke li enketu, certaj, ke nur la plej lerta el ĉiuj ŝtelistoj povas retrovi la rabaĵojn, priŝtelante aliajn ŝtelistojn. Sed la laboro de ĉarma ĵurnalistino, Maria Bonatti, estigas kelkajn embarasojn al Lupin.
11 "Les anneaux de Cagliostro" - La ringoj de Kaljostro 27an de Majo 1971
En la vilao de gebaronoj Ordosczy en Vieno okazas kongreso pri la scienco de trezoroj. En la evento partoprenas: Arsène Lupin, en la aspekto de vicgrafo Raoul d’Andrézy; grafino Tamara, la eterna rivalulino de Lupin; Georgine Neydegg, juna ĵurnalistino, kaj la fama irlanda profesoro Corcoran, kiu prelegas pri la trezoro de Kaljostro: sep ringoj. Li anoncas, ke la misteraj literoj gravuritaj sur la sep ringoj kaŝas la sekreton pri trezoro. Dum li prezentas la ringojn al la publiko, la lumo malaperas kaj, profitante la mallumon, oni ŝtelas la ringojn: ĉiuj komencas serĉi ilin por deĉifri la surskribojn kaj trovi la trezoron.
12 "Les tableaux de Tornbüll" - La pentraĵoj de Tornbüll 3an de Junio 1971
Grafo Stefan von Tornbüll posedas tre riĉan pentraĵkolekton, kiun li konservas kun granda timo en sia vilao en la germana insulo Amrum. Turistoj alvenas por viziti la kolekton, sed kelkaj el ili aspektas suspektindaj homoj. Timante, ke ili estas ŝtelistoj, la Grafo petas helpon de la maljuna Sinjoro Alexander Lowcastle, kiu en la realo estas Arsène Lupin: li konsilas al la Grafo anstataŭigi la pentraĵojn per perfektaj kopioj (kies realigon li mem komisias) kaj apartigi la originalojn. La ideo entuziasmigas la naivan Grafon, kiu falas en la kaptilon preparitan de Lupin. Sed aperas filmoteamo, kiu ricevis la permeson filmi en la vilao de la Grafo...
13 "Le sept de cœur" - La sep de keroj 10an de Junio 1971
En ĉi tiu epizodo Maurice Leblanc rakontas kiel li ekkonis Arsène Lupin post aĉeto de domo en Bruselo: Lupin sin prezentis al li sub la nomo Despry kaj kiel amikon de la antaŭa domposedanto, malaperinta laŭ strangaj cirkonstancoj. Iun nokton, la verkisto paraliziĝas pro timego en sia lito ĉar en lia loĝejo aperas tre brua entrudiĝanto: li ŝtelas nenion sed lasas kuriozan vizitkarton: la sep de keroj. La sekvan tagon, mistera vizitanto petas al Leblanc la permeson resti kelkminute enfermita en la restadĉambro de lia loĝejo: oni retrovos lin mortinta. Lupin proponas al Leblanc solvi ĉiujn misterojn: ili kune fosas en la ĝardeno, kie oni trovas la kadavron de la malnova amiko de Lupin, Lecombe, aeronaŭtika inĝeniero, projektisto de armeaj aviadiloj. Arsène Lupin ne havos pacon dum li ne sukcesos malkovri la murdintojn kaj venĝi sian amikon. Je la fino, Leblanc, ekkoninte la veran identecon de Lupin, fariĝas biografiisto de la ĝentlemano-ŝtelisto.