Arsène Lupin (televida serio)

Arsène Lupin estas televida serio kunproduktita de pluraj eŭropaj landoj en la jaroj 1970-aj kaj bazita sur rolulo Arsène Lupin, la ĝentlemano-ŝtelisto kreita de Maurice Leblanc kaj interpretita en la serio fare de Georges Descrières.

Arsène Lupin
televida serio
Originala titolo Arsène Lupin
Originala lingvo franca lingvo
Origina lando Francio, Italio
Ĝenro detektiva fikcio
Aktoroj Georges Descrières
Muziko de Jean-Pierre Bourtayre
Amplekso
Sezonoj 2
Epizodoj 26
Elsendo
Elsendita 1971 – 1974
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Produktado redakti

La televidajn filmojn kunproduktis ekde 1971 ĝis 1974 la televidstacioj de pluraj landoj (Francio, Aŭstrio, Belgio, Germanio, Italio, Kanado, Nederlando kaj Svislando) kaj ili estas entute 26 el 55-minuta daŭro, dividitaj en 2 sezonoj.

La serio estas inspirita de la romanoj kaj noveloj verkitaj komence de la 20a jarcento de Maurice Leblanc, en kiuj la eventoj estas rakontitaj de li unuapersone, kvazaŭ li estus la biografiisto de sia fikcia heroo. Sed en la serio la intrigoj tiom modifitaj, ke kelkkaze ili estas nerekoneblaj disde la originalaj tekstoj. Ekzemple, en la televidserio la eventoj okazas en la periodo inter la du mondmilitoj, dum en la verkoj de Leblanc la epoko estas tiu de la Belle Époque, preskaŭ dudek jarojn pli frua.

La muzikon de la komenca siglo komponis Jean-Pierre Bourtayre, kiu ankau realigis la muzikon de la finaj sigloj: "L'Arsène" (unua serio) kaj "Gentleman-Cambrioleur" (dua serio). Verkis la tekstojn de la kanzonoj Jacques Lanzmann (L'Arsène), Yves Dessca kaj Jean-Pierre Bourtayre (Gentleman-Cambrioleur), kun aranĝado de José Bartel kaj kantado de Jacques Dutronc. La sigloj atingis vastan sukceson.

Georges Descrières estis elektita por la rolo, post konsiderinda konkurado kun la artistoj, kiujn la produktantoj kandidatigis; inter ili estis Jean-Paul Belmondo, Jean-Pierre Cassel, Philippe Nicaud, Jean Piat, Jean Rochefort kaj Pierre Vernier.

Dissendado redakti

En Francio la serio estis elsendita premiere de la 18a de Marto 1971 ĝis la 16a de Februaro 1974, fare de la dua kanalo de ORTF (Organisation Radio Télévision Française).

Intrigo redakti

En la frua dudeka jarcento, vane ĉasata de la policoj de duona Eŭropo, furore aktivas la plej lerta ŝtelisto iam ajn ekzistanta: Arsène Lupin, la ĝentlemano-ŝtelisto. Kiel moderna Robin Hood, lia celo estas priŝteli riĉulojn, precipe kiam ilia riĉaĵo estis maljuste akaparata. Kun la fidela servanto Grognard ĉiam je sia flanko, li estigas ravecon ĉe belaj virinoj kaj la egan afliktiĝon de inspektoro Guerchard, kiu vane klopodadas kapti lin. Dum sia vagado tra la urboj de Eŭropo, li amasigas aŭtentikan trezoron per artaĵoj, juveloj, altvaloraj objektoj, kiujn li ŝtelas pli pro beleco ol pro ilia efektiva valoro. La arto alivestiĝi kaj lia granda lerteco igas lin nekaptebla. Li konkeras la korojn de la plej belaj virinoj, kiujn li poste ĉiam forlasas por serĉi pli emociajn aventurojn.

Epizodoj redakti

Sezono N-ro Epizodoj Premiera elsendo en Francio
Unua sezono 13 1971
Dua sezono 13 1973-1974