Eptianuredoj
La Eptianuredoj (Epthianuridae) estas birdofamilio en la ordo de la Paseroformaj (Passeriformes). Ĝi konsistas el du genroj kun kvin specioj.
Eptianuredoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Epthianura tricolor
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Genroj
| ||||||||||
| ||||||||||
Taksonomio redakti
Hodiaŭaj ornitologoj konsideras ilin ne propra familio, sed genroj de la melifagedoj (Meliphagidae).
Aspekto redakti
Eptianuredoj estas malgrandaj mielmanĝuloj kun penika lango. Ili estas pli dikaj ol la (aliaj) melifagoj. La bunta plumaro estas malsama ĉe maskloj kaj femaloj (seksa dimorfismo) kaj varias laŭ la sezonoj.
Disvastiĝo kaj habitato redakti
Eptianuredoj loĝas endemie en Aŭstralio (la blankfrunta eptianuro en Tasmanio). Ili plejparte vivas en la centraj regionoj de la kontinento kaj povas sin adapti al diversspecaj habitatoj, kvankam ili preferas arbustan ebenan terenon, eĉ kamparon, al arbaroj kaj montaroj.
Vivmaniero redakti
Eptianuredoj vivas surgrunde aŭ en malaltaj arbustoj. Ilia bunteco okulfrapas. Ĝenerale ili ne timas la homojn, escepte de la kovad-tempo. Sian nutraĵon – ĉefe insektojn, sed ankaŭ nektaron – ili serĉas piedirante. En aridaj regionoj kun sporada vegetalaro ili ofte traflugas longajn distancojn por atingi lokon, kie pluvis. Ili vivas pare aŭ en malgrandaj grupoj. Pli grandajn grupojn oni vidas nur de januaro ĝis junio, do ekster la kovad-periodo. Oni ne sufiĉe certe scias, ĉu ili estas migraj birdoj aŭ nomadoj.
Generado redakti
La nesto entenas du ĝis kvar ovojn. La idoj eloviĝas post du semajnoj kaj restas pliajn du semajnojn en la nesto.
Genroj kaj specioj redakti
- Eptianuro (Epthianura)
- Trikolora eptianuro (Epthianura tricolor)
- Orfrunta eptianuro (Epthianura aurifrons)
- Krokusa eptianuro (Epthianura crocea)
- Blankfrunta eptianuro (Epthianura albifrons)
- Aŝbibirdo (Ashbyia), aŝbiulo
- Lovena aŝbibirdo (Ashbyia lovensis), lovena aŝbiulo