Eran Oded Ofek

astronomo

Eran Oded OFEK estas israela astronomo naskiĝinta la 17-an de marto 1972.

Eran Oded Ofek
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1972 (1972-03-17) (52-jaraĝa)
Ŝtataneco Israelo vd
Alma mater Universitato je Tel-Avivo vd
Profesio
Okupo astronomo • scienca esploristo • astrofizikisto vd
Aktiva en Weizmann-a Scienca Instituto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li lernis ĉe la Universitato de Tel-Avivo kaj ricevis bakalaŭron pri fiziko en 1997, magistron pri astrofiziko en 2000 kaj doktorecon pri astrofiziko en 2005. Li aniĝis al la Kalifornia Instituto de Teknologio en 2005.

Laŭ Minor Planet Center, li malkovris la asteroidon 9804 Shrikulkarni la 1-an de julio 1997.[1]

La asteroido 32436 Eranofek estis nomita en lia honoro.[2].

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eran Ofek en la itala Vikipedio.