Spinifekso

(Alidirektita el Eremiorno)

La SpinifeksoEremiorno (Eremiornis carteri) estas birdo de la familio de la Megaluredoj iam enmetita en la familio de Silviedoj. Ĝi loĝas kiel endemio nur en la norda duono de Aŭstralio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Spinifekso
Spinifekso
Spinifekso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Megaluredoj Megaluridae
Genro: Eremiornis
Specio: 'E. carteri'
Eremiornis carteri
(North, 1900)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
EremiornisCarteriKeulemans.jpg
EremiornisCarteriKeulemans

Ĝi havas tre brunan kronon, flavbrune striecajn flugilojn kaj longan voston. La subaj partoj estas sablokoloraj al blankecaj kun pli blanka gorĝo kaj helbruneca nuanco en flankoj. En vizaĝo videblas hela ĉirkaŭokula ringo kaj ĉefe tre markata hela superokula strio. Ambaŭ seksoj estas similaj.

Ties dieto enhavas varion de insektoj kaj semoj kolektataj en herbejoj. Tiu specio flugas malmulte kaj malforte, havante sian voston pendantan. Ili tendence estas solemaj, kaj por tio, ĝi ne estas migranta. La reprodukta sezono de la Spinifekso etendas el aŭgusto al novembro dum la sudhemisfera somero. La nesto estas neprofunda taso konstruita el herbotigoj proksime de la grundo. La ino demetas plej ofte du ovojn. La specio ne estas minacata, ĉar povas esti komuna en taŭgaj habitatoj.

Referencoj redakti