Eric Henry Liddell (16-an de januaro 1902 en Tianjin mortis la 21-an de februaro 1945 en Weixian; ĉina nomo 李爱锐, Li Airui) estis skota atleto kaj misiisto, kiu venkis en la 400-metra kuro en la Olimpiko de 1924, en Parizo. Krom tio, li estis ankaŭ rugbea nacia ludisto de Skotlando. Post fino de la sporta kariero, li agadis en Ĉinio kiel protestanta misiisto. Lia vivo estis prilaborita en la filmo Fajroĉaroj.

Eric Liddell
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1902 (1902-01-16)
en Tjanĝino
Morto 21-an de februaro 1945 (1945-02-21) (43-jaraĝa)
en Weicheng District, Weifang
Mortokialo cerba kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Universitato de Edinburgo • Eltham College
Familio
Edz(in)o nekonata valoro
Okupo
Okupo 15-rugbeisto • kurtadistanca kuristo • misiisto
vdr

Biografio redakti

Liddell naskiĝis en Ĉinio kiel dua filo de John Dunlop Liddell, kiu laboris por la London Missionary Society. Liaj gepatroj sendis lin en 1908 al Eltham College, tieloĝanta kolegio por infanoj de misiistoj en Londono. Liaj gepatroj vidis la infanojn Liddell kaj lia frato 2-3foje en jaro por kelkaj semajnoj, plej ofte en Edinburgh, antaŭ ol ili reveturis al Ĉinio.

En la kolegio, Liddell iĝis baldaŭ kapitano de la kriketa kaj la rugbea taĉmanto. Montriĝis lia atlento ankaŭ en la atletiko kaj baldaŭ li iĝis plej rapida kuranto de Skotlando. Jam dum liaj lernojaroj aperis ĵurnalaj artikoloj, kiuj prezentis lin kiel olimpikan venkonton.

Liddell studis ekde 1920 en la Universitato de Edinburgo, kie li studis sciencan teorion. Li plu sportis dum sia studado en la universitata taĉmento, sprint-kuris kaj ludis rugbeon. Liddell iĝis en 1923 majstro pri 100 kaj 220 jardoj; la tempo de 9,7 sekundoj por 100 jardoj ne estis superita dum 35 jaroj.

Li partoprenis en 1924 en la Olimpiko de Parizo, kie li rifuzis kuri por kvalifikado en dimanĉo, ĉar li estis forta kredanto. Lia surpriza venko okazis en 400-metra kuro, ties kvalifiko kaj finalo okazis dum labortagoj. Lia tempo de 47,6 sekundoj estis nova monda rekordo. Kelkajn tagojn poste, li iĝis tria en la 200-metra kuro. Surbaze de lia frota kredo, oni nomis lin post la olimpiko de 1924 „fluganta pastro“. La travivaĵoj de Liddell kaj la 100-metra olimpika venkinto Harold Abrahams estis prezenmtitaj en filmo de 1981 Chariots of Fire (Fajroĉaroj).

Post la studfino en 1925, Liddell veturis al Ĉinio, por agadi en Tianjin kiel misiisto. Li iĝis en 1932 pastro, geedziĝis en 1934 kun kanada misiisitino, kiu naskis tri filinojn. Post eko de la dua japana-ĉina milito en 1937, la situo por la eksterlandanoj iĝis pli kaj pli danĝera en Ĉinio. La brita registaro en 1941 petis siajn ŝtatanojn forlasi la landon, sed Liddell restis en Ĉinio, dum sia edino kun la infanoj veturis al Kanado.

La japanaj okupantoj en 1943 internigis Liddell. Li malsaniĝis en la interniga tendaro de Weixian, li suferis je cerbotumoro kaj mortis en aĝo de 43 jaroj. Li estis entombigita en Shijiazhuang. Allan Wells, same skoto, ofertis sian venkon al Liddell, kiam li venkis en 1980 la 100-metran kuron en la Olimpiko.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti